estis la unua romano (krom Gerda Malaperis!) kiun mi legis esperante; do, mi malfelicxe ne povas kompari kaj kontrasti gxin al aliaj Esperantaj romanoj. Mi jxus nomis gxin "romano", sed tio eble ne pravas. En sia "Antauxparolo por Postparolantoj", Baghy nomas tiun verkon "fabelo" kaj subtitole: "ne romano, nur grimaco". Tamen gxi sxajnas al mi suficxe realisma romano, kompare al la sciencfikcio kaj fantasto kion mi kutime legas. Angle, mi komparus gxin al la satiroj de Leonard Wibberly (The Mouse that Roared, ktp) aux la filozofaj romanoj de G. K. Chesterton (kies Manalive! mi malrapide esperantigas). France, gxi similas iomete al De la Terre à la Lune de Jules Verne - trovigxas similaj komikaj komparoj de Usono kaj Euxropo. Sed eks pri aliliteraturaj komparoj - ek al la rakonto mem.
Temas pri certa Vilhelmo Grauer, ricxa dresisto de cximpanzoj, kiu jxus mortis kiam la rakonto ekfadenas. Lia filo, Cezaro, alvenas al la morturbo de Grauer por la funebro kaj testament-malkovro. Jen Strutmagen, cxefurbo de Bagonio, nekonata lando centr-Euxropa. Tie la plej granda parto de la rakonto okazas. La urba notario donas al Cezaro sigelitan leteron de lia patro, kaj la legado de tiu surpriza letero plenigas la duan cxapitron. Post la revelacioj de tiu letero, kies surprizojn mi ne difektos por vi, la fadenoj de la rakonto ekplektas mirinde - la alloga heredajxo al la urbo Strutmagen, la timiga heredajxo al la malcxastistinoj de tiu urbo, la malfelicxa heredajxo al la filo de la mortinto, kaj la kondicxoj por la ricevo de tia heredajxo, krom multaj aliaj aferoj, kunplektas kapvertigxige, kaj finfine malplektas tre placxe.
Pri la filozofado mi ne diros multon, sed Baghy ja diris multon filozofe pere de kelkaj rolantoj en la "fabelo". Kelkloke tiu peze malrapidigas la rakonton, sed plej ofte gxi estas sensulka parto de la rakonto mem.
Pri la lingvouzo ne estas multe por diri, krom ke mi kiel dujara Esperantisto ne multe bezonis vortaron post la unuaj pagxoj.
Mi ege rekomendas gxin al tiuj, kiuj jam gxuis iujn rakontojn de Baghy. (Mi poste aldonos ligon al unu tre placxa, "Kiel Mihok Instruis Angle", kiun vi intertempe povas trovi pere de la literatur-pagxo de Don Harlow.)
Retposxtu al la auxtoro de tiu cxi pagxo:
Jim.Henry@pobox.com.
Mia literatura pagxo
La Esperanto-pagxo de Jim Henry.