Tio cxi estas la komenco de serio da artikoloj pri kiel organizi Esperanto-kongreson, specife landan kongreson de ELNA, sed ankaux regionan kongreson. Gxi bazigxas je la kongresa manlibro de ELNA, kiu trovigxas cxe http://www.pobox.com/~jimhenry/esp/esma/planoj.htm La originalan gvidilon verkis Frank Helmuth, Cathy Schulze, kaj Bill Harmon; Ellen Eddy reviziis gxin. Mi plu reviziis kaj multon aldonis. (Mia versio estas nauxoble pli longa ol tiu de Ellen Eddy.) Multaj aliaj homoj, cxefe inter la lokaj kongresaj komitatoj de 1999-2005, donis konsilon por plibonigi gxin; iliaj nomoj trovigxas en la reta versio. Se vi pensas, ke eble via loko grupo povus organizi sxtatan, regionan aux landan kongreson, vi bonvenas kontakti min (jimhenry@pobox.com) por demandi pri aferoj, kiujn la artikoloj aux manlibro ne klarigas, kaj peti konsilon pri viaj specifaj cirkonstancoj. Mi esperas, ke cxi tiu serio instigos al pli multaj grupoj organizi kongresojn kaj fari ilin pli efike.