Georgio kaj Atlanto

Notu: cxi tio estis miaj notoj por prelego, do ne tute legebla por aliaj. Mi iom post iom pluverkas kaj glatigas gxin.

notoj por prelego pri la historio de Georgio kaj Atlanto

  1. Saluton!

    Mi nomigxas Jim HENRY. Mi invitas vin al la venontjara kongreso de ELNA en la bela kaj interesa urbo Atlanta, en Georgio.

    Mi parolos iom pri la historio de mia hejma sxtato kaj ties cxefurbo, iom pri la nunaj allogajxoj de Atlanta, kaj iom pri niaj kongresaj planoj. Poste mi auxskultos demandojn kaj provos respondi.

  2. Frua historio

    1. Antaux ol venis la Euxropidoj en Georgion logxis tie pluraj Indianaj gentoj.
      1. Cherokee - nord-okcidenta
      2. Rojo (Creek) - meze
      3. Choctaw
      4. Yamacraw - marbordaj, unue amikoj de la setlantoj de Savannah
      5. Chickasaw - okcidentaj
      6. Coweta
    2. Setlintoj - frue hispanoj, poste la brita kolonio (1733):
    3. La kolonion starigis fondajxo filantropa ("the Trustees for Establishing the Colony of Georgia") kun regxlanda subteno. Oni celis lokon kie malbonsxanculoj povu rekomenci post sxuldoj, ktp.
      1. James Oglethorpe

      Legxoj iom malcinikaj:

      1. neniuj sklavoj
      2. neniuj advokatoj
      3. neniu alkoholajxo pli forta ol biero aux vino
      4. terbienon oni ne posedu lauxlegxe, sed dum tiom da tempo, kiam oni fakte prilaboras gxin. Simile pri maksimuma amplekseco de bieno, egalcela disdivido de tero inter setlantoj
      5. La kuratoroj ne rajtis posedi teron, nek rekte gajni monon de la kolonio

      Celoj merkantilismaj

      1. Kreskado de silko - ne dauxris post kiam oni devigis la kreskadon de morusarboj
      2. Aliaj varmregionaj kultivajxoj - vino, olivoleo, ktp
      3. Kapta acxetantaro por malimportoj britaj

      La unuaj setlantoj estis de pluraj nacioj:

      1. Angloj
      2. Skotoj
      3. Germanoj (el Salzburg, persekutitaj Protestantoj)
      4. Moravianoj (la plimulto poste iris al Pensilvanio)
      5. kelkaj Judoj

      Kompreneble malfacilis por la koloniestroj devigi homojn vivi laux tiuj legxoj. Sklavojn ne malmultaj setlintoj acxetis de la Karolinianoj. Rumon tiom multe da homoj uzis, ke neniu kondamnigxis pro vendado de gxi.

    4. Post dek naux jaroj (1752), la koloniestra fonduso rezignis pri tio kaj lasis la zorgon de gxi al la regxo. Gxis la revolucio, regxaj koloniestroj regis kun malforta parlamenteto elektita de viroj posedantaj almenaux 1250 hektaroj (500 acres).

    5. Savannah, la unua cxefurbo de la kolonio, estas la plej malnova urbo en la sxtato. Restas multaj malnovaj konstruajxoj de la kolonia kaj revolucia periodo, kaj hodiaux gxi estas bela turista vizitloko, ne nur pro gxia antikva historio sed pro la placxa riverborda kvartalo.

      Ni planas postkongresan ekskurson al Savannah 22-24 majo.

    6. La revolucio

      Ankoraux estis malmultaj homoj en Georgio, kaj relative multaj kiuj lastatempe iris el britujo; do niaj prapatroj estis iom nerapidaj unuigxi kun la aliaj kolonioj en organiza rezisto al la britaj legxoj. Sed meze de 1775 oni jam tumultis en Savannah; poste la regxa koloniestro kun siaj helpistoj forfugxis. Dum pli ol jaro la britoj estis for.

      La Georgianoj ne faris tre bonan militan organizadon intertempe - kiam la britoj revenis, ili facile kaptis Savannah-n kaj plurajn marbordajn insulojn. Tio estis pli-malpli la fino de la revolucio en Georgio.

  3. post tiam

    Post la revolucio, la sxtata registaro disdonis multan teron en la mezo kaj nordo de la nuna sxtatformo. Cxiuj soldatoj kaj multaj aliaj rajtis akiri senkoste terpecon por bieno.

    Tiutempe, post la revolucio, la meza parto de Georgio, kie Atlanta nun estas, ankoraux estis apenaux logxata de Euxropidoj. Je la jarcentfino, tamen, jam estis vilagxeto kaj posxtejo nomata "Standing Peachtree" (Stara Persikarbo), traduko de pli frua Indiana nomo, sed cxu la nomfonto estis vere "peach" (persikarbo) aux cxu "pitch" (speco de pinarbo), oni jam ne scias.

    Inter la du grandaj militoj, okazis pliaj sxteloj/acxetoj de terspaco de la Indianoj. La gentaro Rojo posedis interalie la terspacon kie nun estas Atlanta; ilian terspacon la usona registaro acxetis en kelkaj traktoj de 1818 gxis 1827. Alia gento, la Cxerokioj, multe ekuzis utilan tehxnon de la Euxropidoj, kaj organizis sian regnon laux usona modelo. Ne malmultaj el ili Kristanigxis, sed ecx ilin la usona armeo perforte formigrigis en 1838.

    La uzo de sklavoj kreskis en tiu tempo, sed kompreneble cxefe inter ricxuloj. La grandegaj bienegoj cxefe kreskigis kotonplantojn en la sxtatmezo, kaj rizplantojn kaj indigoplantojn cxe la marbordo, per multaj sklavoj. Pli malgrandaj bienoj, kies posedantoj havis malmultajn aux neniujn sklavojn, bredis bestojn kaj plantojn por mangxo, sed ankaux kotonplantojn. Tiaj bienoj plej multis en la norda montoplena regiono.

    En la frua 19a jarcento okazis divido de la okcidenta terspaco; Georgio rezignis siajn pretendojn pri la lando gxis Pacifiko, kaj la federala registaro tial pretervidis kelkajn financajn fusxojn kaj fiojn de la sxtatestroj. Tiam Alabama kaj Mississipi igxis apartaj teritorioj kaj posxte sxtatoj.

  4. naskigxo de Atlanta

    Kiam oni ekkonstruis fervojojn en Georgio, en certa regiono devis kunveni fervoj-linioj de pluraj urboj en kaj ekster Georgio, de Milledgeville (la tiama cxefurbo), Athens, Chattanooga, Madison, Forsyth, kaj Columbus. Tiam la plej granda urbo en tiu ne multe logxata regiono estis Decatur, oficialigita en 1833. La logxantoj de Decatur ne volis ke la fervoj-stacio estu en ilia urbo mem, sed ie ekster gxi, por havi komercan utilon de gxi sen la bruo kaj malpurigxo. Tial la planantoj de la fervoj-linioj elektis en 1837 arbitran lokon okcidente de Decatur, kaj kelkaj homoj baldaux setlis cxe tiu loko vilagxeton unue nomata Terminus ("finpunkto").

    La unua eksperimenta uzo de la nova fervojlinio okazis en 1841. Post tio la vilagxo kreskis iom post iom dum pli el la linioj konstruigxis kaj enuzigxis. En 1843 la urbo oficialigxis kiel Marthasville, nomata laux la filino de la sxtatestro, William Lumpkin, kiu subtenis la fervoj-projektojn.

    Poste la urbanoj renomis sian urbon Atlanta cele al pli mallonga nomo - "Marthasville" estis tro longa por presi en la fervoj-horaro. La nomo venis de la _Western and Atlantic Railroad_, kies linio finis cxe la urbo. Tiu nomo oficialigxis en 1848. Je la homkalkulado en 1850 Atlanta havis 2572 logxantojn.

    Dum la postaj dek jaroj Atlanta multe kreskis dum pliaj fervojlinioj aktivigxis, kaj je la komenco de la Intersxtata Milito gxi jam estis rivala al la cxefurbo Milledgeville kaj la malnovaj Augusta kaj Savannah, kun 9000 homoj.

    Pro gxia kreskmaniero la stratoj de Atlanta ne estas logike planitaj, malsimile ol tiuj de Savannah. Oni jam starigis konvenajn vojojn super malnovaj Indianaj piedpadoj kaj bovpadoj, multajn jarojn antaux ol oni sciis ke la urbo tiom grandigxos. Poste novajn stratojn oni konstruis paralele al la disradiaj fervoj-linioj.

    Do la nunaj stratoj estas iom konfuzaj kaj mi malrekomendas ke vi luu auxton dum via vizito. Por mallonga vizito uzu nian urban fervoj- kaj bus-sistemon MARTA.

  5. La Intersxtata Milito

    Kiam komencis la Intersxtata Milito, (1861) oni en Georgio kiel en aliaj sxtatoj ne unuanimis pri la senco de eliri el la federacio. Aparte en la norda monta regiono, estis multaj malricxuloj kiuj oponis la elprenigxon, sed tamen la plimulto de la (vocxdonpova) popolo tiam versxajne subtenis la sxtata registaro en tiu decido.

    Post la elprenigxo, okazis kvereloj inter la sxtatestro Joe Brown kaj la konfederacia prezidanto Jeff Davis pri militaj aferoj. Joe Brown volis ne rezigni cxiun kombatkapablan viron al la konfederacia armeo, sed volis deteni kelkajn por loka defendo.

    Atlanta dum la frua parto de la milito estis la provizejo de la Konfederacio, kaj poste ankaux milita malsanulejo kiam bataloj okazis en Tenesio.

    En 1864 Generalo Sherman kun sia armeo iris de siaj venkoj en Tenesio al Atlanta kaj, post gxia kapto, al la marbordo. Dum la siegxo kaj kapto de Atlanta la grandan plimulton de la konstruajxoj (90%) detruis tiu armeo, kaj gxi ankaux kauxzis multan detruon en gxia tuta vojo tra Tenesio kaj Georgio.

    Post la kapto de la urbo, Pastro O'Reilly de la parohxo Senmakula Koncipigxo konvinkis la soldatojn ne bruligi la plimulton el la pregxejoj, unu malsanulejon, kaj kelkdek domojn. (Do suficxaj konstruajxoj restis, tiel ke oni ne povis ordigi la strataron.)

    La trapaso de la Sherman'a armeo malhelpis la re-ricxigxon de Georgio post la milito, sed tamen Atlanta suficxe rapide malvundigxis por igxi la nova cxefurbo de la sxtato dum la postmilita reorganiza kongreso. Antaux la siegxo gxi estis la plej granda urbo en la sxtato kun 22000 homoj, kaj post la milito gxi rapide rekresksis gxis kaj preter tiu hom-kvanto.

  6. Rekonstruo

    Post la milito okazis dekjara "Rekonstruo" de la elirintaj sxtatoj, kaj Georgio estis trifoje sub militista rego. Dum ioma tempo la militintoj ne rajtis vocxdoni, do la sxtaton regis malplimulto de elnordaj enmigrintoj, homoj kiuj oponis la militon, kaj liberigitaj eks-sklavoj. Sed post kelkaj jaroj la lokana plimulto denove regis, kaj pro ekcesoj de la "rekonstrua" parlamento la respublikana tradicio restis malpopulara kaj eta malplimulto dum cent jaroj, gxis la prezidanta kampanjo de Barry Goldwater.

    La delegitoj de la unua rekonstrua konstituci-kongreso, laux postulo de la federala registaro, nuligis la pro-militajn sxuldojn, kaj vocxdonis por la 13a konstituci-amendo (forigo de sklaveco). Ili faris novan sxtatan konstitucion, simila al la antauxa krom malpermeso de sklaveco. Ili ne tuj donis vocxdonpovon al la eks-sklavoj.

    La progreso de Georgio sub lokaj respublikanoj ne suficxis por la pli radikalaj respublikanoj en la landa parlamento, kaj denove rekonstrua kongreso devis okazi. Tiu ja donis vocxdonpovon al la negroj, kaj faris legxojn cele al helpo de liberigitaj sklavoj.

    Fine en 1877 tradiciuloj faris novan sxtatan konstitucion kiu tre limigis la povon de la sxtata registaro. Poste faritaj legxoj la vocxdonpovon limigis laux legpovo, terhavo, milita servo, pago de vocxdona imposto, kaj aliaj kondicxoj, tiel ke la plimulto el negroj kaj malricxaj Euxropidoj ne povis vocxdoni.

  7. Dum la postrekonstrua periodo kreskis pluraj aferoj: komercaj kaj fabrikaj entreprenoj, cxefe en Atlanta; propra literaturo; kreskado de kotono; kaj legxoj pri disigo de negroj kaj Euxropidoj.

    Okazis en Atlanta en 1887 la Piedmonta Ekzpozicio kaj en 1895 la Kotonsxtata Ekspozicio kiuj allogis multajn homojn kaj pli bele famigis la urbon komercrilate.

    La firmaon Koka-Kolao fondis Asa Candler en 1888. Tiu fortigxis tra la lando en la sekvaj jardekoj, kaj tutmonde ekde la dua mondmilito.

    La jxurnalisto Henry Grady per siaj paroladoj kaj verkoj provis kuraci la fendojn inter la nordo kaj sudo, kaj priskribis la novan komercigxon kiel montrajxo de "Nova Sudo" (emfazanta malsimilojn de la antauxmilita epoko). Ankaux en tiu tempo aktivis literature Joel Chandler Harris, bestfabele rakontante vocxe de Onklo Remus, kaj la poeto Sidney Lanier.

  8. Dum multaj jaroj Georgio havis nur la partio Demokrata en politiko. En la jaroj 1890 oni organizis la partion Popolan (Populist), kiu pli fortis en Georgio ol en kelkaj regionoj de Usono, sed tiu neniam sukcesis kapti la sxtatan registaron. Tom Watson de Georgio estis nacia aganto en la partio kaj vic-prezidanta kandidato en unu elekto. Post la disfalo de tiu partio li plu aktivis en politiko kiel demokratano; lia plej fama faro estis la federala legxo pri senpaga kampara posxt-liverado (Rural Free Delivery).

  9. La jaroj 1920aj sxajne estis prosperaj en Usono gxenerale, sed en Georgio kaj aliaj partoj de la sudo okazis terura fiasko en la kreskado de kotono. ("boll weevil" -- kapsula kurkulio) Tiuj insektoj metis ovojn en la kotona kapsulo kaj la kresko de la insektidoj fusxis tiun de la kotono. Pro tio multaj terkultivistoj perdis cxion. Grandaj bienoj devis forsendi helpistojn kaj farmantojn.

    Mia praavo kun sia familio tiam logxis en mez-suda Georgio (kantono Taylor) kaj havis kotonan bienon. Li havis bonan rikolton la jaron antaux la kurkulia atako, sed tamen liaj financoj fusxigxis pro miskalkulo kiam li atendis pli altan prezon por vendi la rikolton. Li vendis monperde, kaj devis vendi la bienon por repagi siajn sxuldojn. La bieno ne altpreze vendigxis pro la kurkulia depremo. Nia familio translogxigxis al sia antauxa hejmo Stockbridge, sude de Atlanta, kun tre malmulta havaro.

    Kiam komencigxis la Depremego en 1929, multaj terkultivistoj en Georgio ne jam malvundigxis de la financaj fiaskoj pro la kurkulioj.

  10. La nuna flughavenego Hartsfield komencigxis kiel privata flughaveno de Asa Candler, Jr., filo de la kokakola fondinto. Tion acxetis la urbo pro instigo de estrarano William Hartsfield, kiu poste igxis urbestro. Grandparte pro lia influo Atlanta igxis centro de flug-vojagxado kiel antauxe de fervoj-vojagxado, unue estigxanta regiona posxt-flughaveno. La Atlanta Urba Flughaveno renomigxis honore al li post lia morto en 1971.

    Pastoro iam demandis maljunan terkultiviston, "Kien vi iros post la morto?" Tiu pensis longe, kaj finfine diris - "Nu, mi ne scias, sed mi certe devos sxangxi la trajnon en Atlanto."

  11. La disigaj legxoj
    kaj la Civilrajta movado

    La legxoj pri disigo de la negroj kaj euxropidoj vastis tra la sudaj sxtatoj dum pli ol sepdek jaroj. Tio interalie malhelpis la prosperigxon de negroj. Tamen, en Atlanta kreskis forta komerc-distrikto laux Avenuo Auburn, kie negroj fondis multajn sukceshavajn entreprenojn.

    En la jardeko 1950a ekfortis la movado civilrajta. Vaste okazis protestoj kontraux la disig-legxoj, kaj venkoj kontraux ili en la federalaj kortumoj kaj la landa parlamento. Dum tiu tempo okazis tumultoj kaj aliaj perfortajxoj en multaj urboj, sed malmulte en Atlanta. Tio parte estis simpla bonsxancajxo. La landa registaro unue efikigis la kortuman decidon kunigi de lernejanojn de cxiuj rasoj en Arkansaso kaj Sud-Karolinio. Sed grandparte tiu malmulto de perforto sxuldigxas al la lerto kaj modero de la protestestro Martin Luther King, Jr., la negraj komercestroj de Atlanta, kaj la urbestro William Hartsfield. King ekzercis sian moderigan influon kontraux pli radikalaj homoj. La estroj de la negra komunumo iom influis paciencige al junaj protestuloj. Hartsfield dungigis negrajn policistojn, malpezigis la polican efikigon de la disigaj legxoj, kaj kasxe cxesigis la disigon unue cxe golfludejoj ktp antaux ol venis krizoj cxe la disigcxeso en la universitatoj kaj lernejoj. Li faris devizon por Atlanta, "La Urbo tro Okupata por Malami".

    Tamen, plu okazis dividoj (nur kutimaj, ne plu legxaj) inter kvartaloj logxataj de negroj kaj euxropidoj. Dum tiu kaj la posta jardekoj, pliaj negroj translogxigxis al Atlanta de kamparaj regionoj dum multaj euxropidoj translogxigxis al la antauxurboj. En 1973 unue gajnis la urbestrecon negro, Maynard Jackson, kaj de tiam la plumulto el la urba registaro estas negraj.

    En la jardekoj 1980a kaj 90a translogxigxis al la nordaj antauxurboj de Atlanta multaj aziidoj, el Baratio, Cxinio, Koreio, kaj Vjetnamio. Samtempe iom post iom malpliigxis la efektivan dividon en kvartaloj negraj kaj euxropidaj, dum plenagxigxis generacio de homoj kiuj kunlernis de infaneco.

  12. La Olimpikludoj en 1996 (komenco de Esperanta agado dume)

    En la malfruaj jaroj 1980 malgranda rondo de volontuloj faris inviton al la Olimpika komitato okazigi la Olimpikludojn en Atlanta en 1996. Multa renovigo de la urbo okazis prepare al tio. Krom la kutimaj spektakloj kaj sportajxoj, okazis dum la Olimpikludoj komenco de agado fare de lokaj Esperantistoj. Pli kaj pli Atlanta internaciigxas: Olimpikludoj en 1996, Esperanta kongreso en 2000.

  13. Esperanta historio

    Ne estas multo por diri. Mi scias ke estis almenaux unu Esperantisto en Atlanta en la jaroj 1940, cxar la biblioteko Emory havas librojn kaj gazetojn de tiam, sed krom tio mi scias pri nenio gxis tre lastatempe.

    Antaux kelkaj jaroj Dewi WILSON provis starti parolan rondon, sen dauxra sukceso. Poste, en 1997, Randy DEAN kaj Joel AMIS organizis la Esperantan Societon de Metropola Atlanta, pri kiu mi lernis post malpli ol monato.

    Ni havis monatan diskutan rondon dum iom malpli ol jaro kaj poste starigis komencan kurson per la komenclibro de David RICHARDSON, kunvenante dufoje monate.

  14. Nunaj Allogajxoj de Atlanta

  15. Somera Vetero - avertoj pri varmego, akvoperdo, ktp.

Fontindikoj

  1. Frederick Allen. Atlanta Rising. Atlanta: Longstreet Press, 1996.
  2. Numan V. Bartley. The Creation of Modern Georgia, second edition. Athens: University of Georgia Press, 1990.
  3. Kenneth Coleman. Georgia History in Outline. Athens: University of Georgia Press, 1960.
  4. Elise Reid Boylston. Atlanta: Its Lore, Legends and Laughter. Doraville: privately printed, 1968.
  5. William Brewton, The Life of Thomas E. Watson
  6. Darlene R. Roth and Andy Ambrose. Metropolitan Frontiers: A short history of Atlanta. Atlanta: Longstreet Press, 1996.


Get a GoStats hit counter