Esperanto Sen Mitoj, de Ziko Marcus Sikosek
Recenzo de Jim HENRY

Dua Prilaborita Eldono. Flanda Esperanto-Ligo, 2003. 367 pagxoj inkluzive de bibliografio, indekso ktp.

Kaj en la kulturo de Esperantujo kaj en nia informado al la gxenerala publiko pri Esperanto, estas multaj mitoj. Ofte temas pri falsiga simplismo, foje pri miskompreno, foje pri rekta mensogo. Cxi tiajn diversajn falsajxojn homoj auxdas, kredas, kaj ripetas. En cxi tiu libro Sikosek ekzamenas multajn el tiuj mitoj, kaj montras la originon de multaj el ili. Li celas senfalsigi nian informadon interne kaj ekstere, kaj tiel efikigi gxin.

En informado, tamen, ne nur falsajxoj malhelpas; li prave emfazas, ke misa argumenta taktiko ankaux gxenas. Trudemo aux agresemo, mokante la lingvokonojn de la informatoj, aux postulante ke ili tuj eklernu Esperanton, plej versxajne forpusxos homojn. Aliajn argumentajn trukojn li prave kritikas; ekzemple la falsan alternativon ("Learn all these languages... [longa listo] ... or this one").

Reklamo de Esperanto kiel "dua lingvo por cxiuj" povas ankaux malhelpi; multaj homoj pretus aprobi la ideon de Esperanto, sed ili ne sentas emon mem lerni gxin, kaj por defendi sian nelernemon, devos sercxi kialojn por kontrauxi Esperanton.

Pri la nombro de Esperantistoj, Sikosek listigas multajn taksojn de diversaj fontoj, kvankam sxajnas iom stranga ke li ne mencias la esploron de D-ro Sidney Culbert aux ties rezulton (1,6 miliono da fluaj parolantoj). Tiu nombro (ofte truke netigita al "2 milionoj") sxajnas al mi esti la plej ofte citita en usonaj informiloj. Sikosek argumentas kontraux tiaj altaj taksoj per penseksperimento. Versxajne estas pli multe da esperantistoj en Euxropo ol en aliaj mondopartoj, kaj pli en urboj ol en la kamparo; do, supozi ke estas la sama propocio da esperantistoj en ekz. la universitata urbo Kolonjo kiel en la tuta mondo estus konservative. Sed, se estas unu miliono da esperantistoj el 5,5 miliardoj da homoj, devus esti 182 esperantistoj en Kolonjo. Sikosek trovas nur "maksumume tridek" kolonjanoj kiuj flue parolas Esperanton. Li dauxrigas la kontrolojn pri pluraj aliaj urboj kaj regionoj, montrante klare ke la asertoj pri miliono aux pli da fluaj Esperanto-parolantoj estas ege troigaj. Alivoje: UEA kaj la aliaj asocioj kune havas cx. 20 mil membrojn. Ne cxiuj membroj de landaj asocioj flue parolas la lingvon, kaj ne cxiuj fluaj parolantoj povas aux emas kotizi al asocio. Sed cxu ni vere kredu, ke ekzistas pli ol 50-oble tiom da fluaj parolantoj de Esperanto, ol da movadanoj? Sikosek rekomendas, ke anstataux aserti ion pri la nombro de parolantoj, ni emfazu la disvastecon -- ekzistas Esperanto-parolantoj en tiom da landoj, en cxiuj kontinentoj. Tiu argumento sxajnas al mi valida; ni cxesu aserti, ke estas 1,6 (aux ecx "2") milionoj da esperantistoj.

Sikosek ankaux celas pensigi nin pri la supozojn kaj kredojn de la "Tradicia Esperanto-Ideologio". En aparte bona cxapitro li komparas la diversajn dokumentojn, esprimintajn kaj kritikintajn tiun ideologion -- la Deklaracio de Bulonjo, la Manifesto de Prago, ktp, unuflanke; kaj la Manifesto de Rauxmo, "Esperanto en la 80-aj Jaroj", ktp, aliflanke. Li pensige kritikas la tradiciajn ideojn pri la maniero enkonduki Esperanton en oficialan uzon, kaj pri la efikoj, kiujn havos tiu enkonduko. Aliflanke, li ankaux kritikas la enfermismon de aliaj, kiuj ne nur emfazas la valoron de esperanta kulturo, sed rezignas pri la ideo informadi pri Esperanto ekstere.

La auxtoro majstre dissxiras la tro oftajn mensogojn ke Esperanto estas "facila" lingvo, "havas nur 16 regulojn", aux estas tute regula kaj senescepta. Iom pli dubinda, eble, estas lia kritiko de la diro ke Esperanto havas "fonetikan" skribsistemon kun "po unu sono je cxiu litero". Li prave diras, ke ekzistas alofoneco en Esperanto, kaj ke la aboco ne estas vere fonetika. Sed cxu ni diru en informiloj anglalingvaj ke "Esperanto has a phonemic writing system, with a one-to-one correspondence between letters and phonemes"? Nur lingvistoj komprenus tion. La priskribo "phonetic alphabet" estas ja falsa, sed pli gxusta priskribo apenaux eblas sen ioma instruo pri la distingo inter sono kaj fonemo, fonetiko kaj fonologio.

Pri Esperanto kiel aparte tauxga traduklingvo, Sikosek ankaux skeptikas. Liaj diroj pri la malfacilo esperantigi poemojn, kiuj dependas de multaj unusilabaj vortoj (en ekz. la nederlanda aux la angla), sxajne validas; sed gxenerale mi trovas la argumentojn de William Auld (en La Fenomeno Esperanto) pli konvinkajn, simple pro tio, ke Auld multe tradukis; do li rajtas diri ke estas relative facila tasko traduki poemojn en Esperanton.

Krom tiuj temoj, Sikosek ankaux pritraktas la historion de la movado; kelkajn aliajn planlingvojn; homojn kaj organizajxojn, kiuj vere aux onidire subtenas Esperanton; kaj la vivon de Zamenhof. Cxiu cxapitro finigxas per listo de libroj pri la cxapitra temo, kaj superrigarda komparo de iliaj bonajxoj kaj mankoj. Li estas foje tre severa pri klasikajxoj (ekz. la Zamenhof-biografioj de Privat kaj Boulton), kaj direktas nian atenton al pluraj neglektataj verkoj. Mi ne povas jugxi pri liaj jugxoj, cxar mi mem ankoraux legis preskaux neniujn el la libroj de li prikomentitaj.

Enestas kelkaj stilaj malglatajxoj -- cxefe gxenis min la foje konfuza trouzo de "resp." (respektive) -- sed gxenerale la libro estis tre legebla. Kurioze estas, ke Sikosek literumas "esperanto" malmajuskle. En la la indekso mankas kelkaj indikoj pri priparolataj homoj (ekz. Claude Piron aperas en la bibliografio kaj plurfoje en piednotoj, sed tute ne en la indekso), sed gxi plejparte estas bona. La detala enhavtabelo estas aparte bona.

Sume, mi taksas cxi tiun libron aparte grava kaj leginda. Cxiu, kiu laboras pri informado, legu gxin zorge kaj pripensi la enhavon. Aparte grava estas, ke ni plibonigu (aux tute reverku) niajn informilojn, elsarkante la falsajxojn kaj misajxojn, kiujn malkovris Sikosek.


Cxi tiu recenzo unue aperis en Esperanto USA, auxgusto 2004.

Retposxtu al la auxtoro de tiu cxi pagxo: jimhenry@pobox.com.
Mia literatura pagxo
Mia Esperanto-pagxo.

Laste gxisdatigita je novembro 2005.


Get a GoStats hit counter