Pensoj pri Homaranismo kaj Esperanto

Kiel vi eble jam scias, Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, provis ankaux iniciati Homaranismon, kiun li celis esti interpopola religio, samkiel Esperanto estu interpopola lingvo. Ili estis por li du aspektoj de unu gxenerala celo, t.e., ke homoj de malsamaj popoloj povu rilati senperforte kaj samrange inter si. (Se vi ne jam scias pri la principoj de Homaranismo, legu la Aldonon de cxi tiu eseo.)

Sxajnas unuavide ke tio ja sencas, sed estas klarvidebla ke Homaranismo ne trovis adeptojn nek vivadis plifortigxante kiel Esperanto. Sed kial?

Mi tezas ke Zamenhof, verkante la bazon de Homaranismo, versxajne konfuzis du malsamajn aferojn. Oni povas diri, ke li konfuzis scienco kun tekniko, aux alivorte, celo kaj rimedo. Scienco celas scion pri objektivaj faktoj, tamen plejofte ne tuj senteblaj faktoj, pro nura scivolo. Tekniko celas trafajn metodojn kaj ilojn, uzante la faktojn jam eltrovitajn de scienco, sed celante ne scion pro sci-amo, sed ilojn pro hom-amo (aux, foje, hom-malamo).

Kiel cxiu Esperantisto bone scias, lingvo apartenas cxefe al la aro de iloj. Sed eble estas ne tuj videbla ke religio, kontrauxe, apartenas al la aro de faktoj, aux pli precize, al tiu de faktocelaj studoj. Religioj provas trafi faktojn malsammetode ol scienco, sed ambaux konstatas, ke ekzistas objektivaj faktoj, kiujn ni eltrovu kaj laux kiuj ni arangxu niajn farojn.

Faranto de ilo antauxsupozas, ke la celon de tiu ilo oni jam taksas bona. Faranto de irilo kiel James Watt aux la fratoj Wright antauxsupozas, ke estas bona celo por homoj vojagxi. Faranto de lingvo kiel Zamenhof, aux plibonigunto de lingvo kiel George Bernard Shaw, (kiu, unu el multaj, provis raciigi la skribon de la angla), antauxsupozas ke estas bona celo por homoj komuniki. Sed al religio kaj filozofio apartenas la demando, Cxu vere estas bona, ke homoj vojagxu aux komuniku? En kiaj kondicxoj, laux kiu maniero? Kiel ni povas scii tion?

Do, jen kial Esperanton multaj jam ekuzis kiel komunikilon, sed Homaranismon ege malmultaj prenis kiel "kredilon". Sciante, aux kredante, la samajn faktojn, oni povas uzi jen unu ilon, jen alia, laux la momentaj celo kaj cirkonstancaro, same pensante pri kiuj celoj estas bonaj. Sed oni ne povas tiel kredi jen unu faktaron, jen alian, laux la momenta cirkonstancaro. Novaj spertoj gvidas ja al novaj scioj kaj kredoj, sed oni ne povas sxangxi sian kredon lauxvole tiel, se oni gxenerale kredas, ke faktoj ja estas objektivaj.

Finfine ni vidu ke la faktaro, de sia propra eco, estas jam interpopola; kaj la plimulto el religioj tion konstatas. Ekzemple:

"Cxar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo."
(La letero de Sankta Pauxlo al la Galatoj, 3:27-28)

Ankaux aliaj religioj celas cxiajn homojn. Mi ne estas fakulo pri religi-komparoj, sed mi povas almenaux diri ke Islamo, Budhismo kaj Bahaismo, tiel malsame alirilate, ankaux celas la tutan homaron, kaj versxajne mi trovus pliajn ekzemplojn se mi pli scius. Cxiu, aux la plimulto de religioj, asertas sian pravon. Preskaux cxiu asertas ke aliaj malpravas, almenaux en cxiu punkto de malkonsento rilate al tio, kion ambaux priparolas.

Homaranismo, alie, asertas ke nur la ideoj, pri kiuj konsentas multaj religioj, estas vere kaj malsubjektive prava, tamen la malkonsentaj ideoj de apartaj religioj povas esti subjektive pravaj. T.e., gxi malasertas la pravecon de cxiu kredo, en cxiu punkto en kiu gxi ne konsentas kun cxiu alia. De Homaranismo oni povus prave diri tion, kion kelkaj timas pri Esperanto: ke gxi anstatauxus tiujn religiojn (lingvojn), kiujn gxi lauxcele nur interpontu.

Oni povas paroli malsaman lingvon laux la cirkonstancaro, jen unu lingvo inter samregnanoj, jen Esperanto inter malsamregnanoj. Sed oni ne povas sxangxi la kredon laux la cirkonstancaro.

Sed krom tiuj prireligiaj punktoj, ni konstatu ke la plimulto el la krederoj de Homaranismo jam kredigxas preskaux cxie. Almenaux busxe, la plimulto konstatas la bonon de lingva egaleco, la egalrajton de cxiu logxanto en lando. Kaj jam multaj konsentas kun Zamenhof, ke rasoj kaj gentoj, se ili ne malaperos, almenaux devos malpligravigxi rilate al la tuta homaro. Inter Esperantistoj, kompreneble, la tuton de liaj diroj pri lingvaj rajtoj oni prikonsentas.

Do, ecx se gxi ne igxis ponto inter religioj, Homaranismo havis ne malgrandan efikon cxe la Esperantistaro. Sen trudi filozofion al cxiu kiu volis uzi Esperanton nur kiel komercilo aux ludilo, gxi helpis formi la internan ideon, kaj en tiu formo gxi dauxre vivas.


Aldono
Resumo de la 1913-a Deklaracio pri Homaranismo

La unua provizora versio de la Deklaracio pri Homaranismo aperis sub kasxnomo en 1906, post la unua Universala Kongreso de 1905. Post kelkaj jaroj, kiam onidiroj pri la deveno de Homaranismo rondiris kaj kelkaj Esperantistoj timis, ke tiu "malreligio" malhelpus la disvastigon de Esperanto, Zamenhof eldonis novan version malkasxe. Mi cxi-sube resumas gxiajn 10 punktoj, sed ankaux tiras detalojn el pli fruaj tekstoj.

  1. La homaron oni rigardu kiel unu familio; gxia disdivido en gentoj oni iom-post-iom, sed senperforte, malaperigu.
  2. Homon oni taksu laux ties personaj ecoj, ne laux ties gentaneco, lingvaneco, aux religianeco.
  3. "Cxiu lando apartenas ne al tiu aux alia gento, sed plene egalrajte al cxiuj siaj logxantoj."
  4. Landojn oni ne nomu laux iliaj praaj, venkintaj, aux plejmultaj gentoj, sed laux konata urbo aux natura tertrajto. Ekzemple oni anstatauxu "Pollandon" per "Varsovilando", sed "Usono" kaj "Kanado" jam bone nomigxas.

    (Tio sxajnas al mi simila al proponoj por malseksismigi la lingvon. Ambaux bazigxas sur konstato de la influo de lingvo sur penso.)

  5. Cxiu homo rajtas paroli iun ajn lingvon en familia kunteksto, sed lande kaj interlande uzigxu "lingvo neuxtrale-homa".

    (Li ne tiutekste mencias Esperanton; en pli frua versio li ecx diris, ke nun Homaranoj uzu Esperanton, sed ke ili rajtas elekti alian lingvon, se alia neuxtrala lingvo poste aperos. Versxajne li volegis ke oni ne konfuzu Esperanton kaj Homaranismon.)

  6. Kiam iu demandas onin, en kiu popolo oni anas, oni diru "Mi estas homarano".
  7. Kiam iu demandas onin pri onia patrolando aux hejmlando, oni nomu la naskigxlandon aux logxlandon, sed ne parolu kvazaux iu lando apartenas nur al sia gento.

    (Pro komento en alia letero zamenhofa, mi pensas ke tiupunkte Zamenhof celas Cionismajn judojn, kiuj rigardis Palestinon kiel ilian proprajxon, kaj malproprajxon de la tieuloj.)

  8. "Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de cxiuj miaj samhejmanoj", kaj ne tiu nur al samgentanoj.
  9. Pri hazardkreskaj lingvoj oni parolu kiel "persona lingvo", "gepatra lingvo", "familia lingvo", kaj tiel plu, sed oni neniam parolu pri "nacia" aux "landa" lingvo, cxar cxiu lando havas parolantojn de multaj lingvoj.
  10. La deka punkto temas pri religio; mi represas gxin sendetracxe.

    Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aux religianstatauxantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas gxin laux neuxtrale-homaj principoj "homaranaj", kiuj konsistas en jeno:

    a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kauxzo de la kauxzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio" aux per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto cxiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aux la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aux persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

    b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kusxas en la koro de cxiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa por cxiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: cxion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aux neplenumado dependas de nia volo.

    c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas --- se la legxoj de mia lando permesas --- malkasxe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia logxloko ekzistos komuninterkonsente arangxita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al kiu mi povas aligxi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam --- por fiksi fortike kaj precize mian religian neuxtralecon kaj savi mian posteularon kontraux senprogrameco kaj konsekvence kontraux refalo en gente-religian sxovinismon, mi devas aligxi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi gxian neuxtralan nomon, gxiajn komunumajn arangxojn, gxiajn nedevigajn neuxtrale-homajn festojn kaj morojn, gxian neuxtrale-homan kalendaron k.t.p.; gxis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskigxis, sed mi devas cxiam aldoni al gxia nomo la vorton "liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al gxi nur provizore, lauxmore kaj administre.

  11. En artikolo alparolanta Katolikan pastron, P-ro Dombrovski, Zamenhof diris ke Homaranismo celis cxefe homojn "libere pensantaj", t.e., jam foririntaj el tradicia religio. Gxi versxajne kontrauxas kaj sendiismon, kaj cxiajn ekleziismojn.

Vidu ankaux la artikolon pri Homaranismo en Vikipedio.


Dankon al Fabrice MORANDEAU por helpaj komentoj pri pli frua versio de cxi tiu eseo.

laste reviziita je novembro 2005
La hejmpagxo de Jim HENRY
http://www.pobox.com/~jimhenry/esp.htm

Miaj aliaj eseoj


Get a GoStats hit counter