Mi ne havas spacon cxi tie por paroli en tauxga detalo pri la longa kaj historia vivo kaj papado (je pli ol 26 jaroj, la tria plej longa en la historio) de Johano Pauxlo la 2-a. Tio, kion mi volas fari en cxi tiu eseeto, estas skizi kelkajn gravajn trajtojn de lia vivo kaj mesagxo.
Jam junagxe li suferis multe -- pro la frua morto de lia patrino (1929), frato (1932), kaj patro (1941), kaj pro la invado de la Nazioj en 1939. Post la mondmilito, la Komunistoj nur iom malpli subpremis la eklezion, ol faris la Nazioj. Tra cxio cxi kreskigxis lia scio kaj sento pri la sankteco de homa vivo, de cxiu homo. Post la murdoprovo en 1981, li (gxis tiam ankoraux tre atleta) eksuferis ankaux korpe. Kvankam li denove aktivigxis kaj ecx pli multe vojagxadis, li neniam tute resanigxis post tiu pafovundo. Kaj dum siaj finaj jaroj li ankaux malsanigxis diversrilate, cxefe pro parkinsono. Dum lia vivo, kaj aparte dum lia papado, pli kaj pli popularigxis la ideo, ke por tre malsanaj homoj pli indas morti ol plu vivi: gepatroj abortigas siajn idojn pro ties grava malsano, kelkaj malsanuloj petas rajton lauxlegxe mortigi sin, kaj en kelkaj landoj kuracistoj "bonmortigas" malsanulojn ecx sen tia peto. Ne nur per lia instruado, sed per lia vivmaniero, li atestis al la tuta mondo, ke *la vivo tamen indas vivi*: indas vivi ecx sub la Nazioj, ecx sub la Komunistoj, ecx kun pafovundo, kaj ecx kun nekuracebla malsano kiel parkinsono. La vivo indas vivi en si mem, kaj ne pro ia plezuro, kiun oni povas cxerpi el gxi. Ni scias la sanktecon kaj gravecon de homa vivo per tio, ke Dio mem rigardas gxin tiel: li faris la homon aparte, ne samkiel la bestoj, sed "laux Sia bildo" (Gen. 1:27). La homo estas "montrajxo de Dio en la mondo, signo de lia cxeesto, spuro de lia gloro" (Evangelium Vitae, #34). Kaj ne nur tio, sed kiam ni estis distrancxinta nin de Dio, li mem homigxis kaj mortis por revivigi nin. Se Jesuo taksis cxiun homan vivon tiel gravan, kiel ni povas sengravigi la vivon de iuj niaj kunhomoj? (EV, #25 & 33)
La vivo, "aparte homa vivo, apartenas nur al Dio: pro tio, kiu ajn atakas homan vivon, tiu iusence atakas Dion mem." (EV, #9). Tiel, en lia encikliko de 1995, Johano Pauxlo reasertis la kristanan kredon kontraux ideologioj kiuj farus el la homo nur aparte inteligenta besto. Li ne nur kuragxigis la vivsubtenan movadon (admonante, ke gxi restu konsekvenca, t.e. senperforta), sed iris plu, dirante "Ecx ne murdinto perdas sian personan dignon, kaj Dio mem promesas garantii tion." (EV, #9, aludante al Gen. 4:15). Kaj "la moderna socio havas rimedojn efike subpremi krimon per maldangxerigi krimulojn, sen fine rifuzi al ili la eblecon reformigxi." (EV #27) Sen kontrauxdiri la ortodoksan kredon, ke la sxtato foje rajtas uzi mortigan punon, li tamen montris, ke maloftege indas ekzerci tiun rajton. Li citas Jesuon: "Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj" (Mat. 5:44).
Por refortigi kulturon de vivo kontraux la kreskanta kulturo de morto, necesas ne nur kontrauxstari al la vola mortigo (cxu abortigo de naskutoj, "bonmortigo" de malsanuloj, aux sennecesa mortigo ecx de krimuloj), sed ankaux oponi "cxion, kio insultas la homan dignon, kiel subhoma logxkondicxoj, arbitra enkarcerigo, ellandigo, sklaveco, prostituado, vendo de virinoj kaj infanoj; kaj ankaux maldecaj laborkondicxoj, kie homojn oni traktas kiel gajniloj anstataux liberaj, respondecaj personoj" (EV #3, citante Gaudium et Spes). Por tio, kaj por forigi la viv-atencojn de malsato kaj kuracebla malsano, necesas ankaux gxustigi la "maljustan distribuon de materiaj rimedoj inter popoloj kaj sociaj klasoj" (EV, #10; Centessimus Annus, trae).
Versxajne la plej miskomprenata parto de lia instruo temas pri la signifo de amoro. Multaj, nur auxdante pri lia rekondamno de samseksumado, ekstergeedza amoro, kaj malnaturaj koncip-malhelpiloj, simple nomas lin "konservativulo". Laux mi, pli tauxgas priskribi lin kiel *ortodoksa progresemulo*. Ni jam vidis ekzemplon de tio, en lia instruo pri la mortpuno. Aliteme, dum li plu asertis la dogmon pri la esenco de la papeco, li petis ideojn pri kiel la praktiko povus sxangxigxi por helpi al kristanaro reunuigxi (Ut Unum Sint, #88-96). Simile, dum li plu asertis la ortodoksan dogmon pri amoro, li auxdacis klarigi tion al la moderna mondo per nova filozofia vojo; uzante kaj la bazajn instruojn pri seksaj rilatoj el la Biblio, kaj la lastjarcentan filozofion *Personismo*n, li surprize provis renovigi niajn ideojn pri la signifo de vira kaj ina, kaj tiu de amoro. En la geedza rilato inter viro kaj virino speguligxas la kosma rilato inter Dio kaj homo. Kaj la aparta eco de tia amo estas *unuopula, senrezerva sindono* -- tiel gxi spegulas la amon inter Dio kaj homo, kaj ecx la interna vivo de Dio, la amo inter la tri Personoj. (EV #23, 43; Amo kaj Respondeco; La Teologio de la korpo). Pro tio mirige komprenebligxas la sxajne strangaj, arbitraj malpermesoj, pro kiuj iuj nomis Johanon Pauxlon "konservativulo".
Mankas spaco por paroli pri liaj aliaj gravaj instruajxoj kaj faroj -- lia vojagxado tra 104 landoj; lia faliga kontrauxstaro al komunismo; liaj ekumenaj streboj interkomprenigi katolikojn kaj "la disigxintajn fratojn", krom ankaux judojn, islamanojn, kaj alireligianojn; lia speciala rilato kun junuloj; liaj pardonpetoj kaj restituoj pro la malbonfaroj de kristanoj dum la jarcentoj... Legu pli cxe IKUE (http://www.ikue.org/papoj/johanopaulodua/biografio.htm). Vikipedio ankaux havas artikolon pri lia vivo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Pa%C5%ADlo_la_2-a).
Dankon al P-ro Thomas Hennessy, kiu konsilis min pri la plej grave emfazindaj temoj.
Originale aperis, en iomete malsama formo, en Kontakto, 2005:2. Dankon al la redaktoro Jxenja AMIS pro la titolo, pli bona ol mia originala.
Retposxtu al la auxtoro de tiu cxi pagxo:
jimhenry@pobox.com.
Mia literatura pagxo
Mia Esperanto-pagxo.
Laste gxisdatigita je novembro 2005.