(SAT, 1958)
estas filozofia romano, modelita laux Gulliver's Travels (Vojagxoj de Gulliver) de la irlanda verkisto Jonathan Swift. Gxi plej similas la kvaran parton de tiu romano, la "Voyage to the Country of the Houyhnhms" (Vojagxo al la lando de la Huxinhim-oj). Ankaux cxi tie Gulivero estas cxefrolulo; sed ne temas pri simpla sekvajxo al la Swift-a originalo. La vojagxoj de Gulliver okazis en la jaroj 1699-1715; cxi tie, Gulivero estas angla marist-kuracisto, kiel cxe Swift, sed li aligxas al la mararmeo en 1935, dum la milito de Italio en Etiopio. Lia sxipo estas subakvigita de mar-misilo, kaj li fugxas en sxipeto kun kelkaj samsxipanoj. Post kiam uragano subakvigas ankaux tiun sxipeton, Gulivero flosas en savzono kelka tempo, kaj fine nagxas al fore vidita insulo.
Tie li renkontas strangajn homojn, kies lingvo malsimilas cxiun de li konatan, kaj kies moroj ege malsimilas tiujn de Anglujo (kaj de cxiu alia lando). Ili (kiuj nomas sin "hinoj") sxajne senemocias; kiam Gulivero ploras pro dankemo post ilia bona trakto al li, ili pensas lin okulmalsana. Ili ne uzas monon, ne ludas, ne artas, ne kantas, ne babilas, ne geedzigxas, ne religikredas, ne portas vestojn somere ... estas malfacile certi, gxis kia grado Szathmári intencis ilian socion kiel idealan, sed versxajne li iel aprobas ilian "racian" konduton. Gulivero, cxi tie naciisma naivulo kiel en la unuaj partoj de la Swift-a romano, unue sxatas iliajn kutimojn, sed post plia konatigxo, li malsxatas kaj fine abomenas ilian senanimecon. Li auxdas pri la "behinoj", frenezuloj laux la hina socio, forsxlosita en granda cxirkauxmurita regiono, kaj pensas ke ili estas la normalaj animhavaj homoj, kies mankon li tiel sentas en Kazohinio. Li petas eniri al tiu teritorio, kaj vivi kun la behinoj, se li ne povas reveni al Anglujo.
En la dua parto, la auxtoro primokas cxiujn kutimojn de Euxropo kaj multe Kristanismon. La socio kaj religio de la behinoj estas parodiajxoj de la Euxropaj. Laux la hinoj, ambaux simile malracias; sed al Gulivero, sxajnas ke la behinoj estas ecx pli frenezaj ol la hinoj. Laux ili gxentileco postulas ke renkontantoj gratu la postajxon unu de la alia. Ili honte kasxas la mangxadon, sed pisas publike. Ili havas kontrauxnudan tabuon, sed ne kasxas la samajn korpopartojn kiel oni faras en Euxropo. Kaj simile pri ilia religio... Gulivero argumentas kontraux ilia fusxeco en vortoj kiuj ehxas tiujn de la hinoj pruvantaj la malracion de Anglujo. Okazas tiel multaj tre amuzaj legajxoj.
Estas interese kompari la prezenton de la hinoj al tiu de la Houyhnhm-oj cxe Swift. Kaj Swift kaj Szathmári prezentas fremdan socion kiel ideala kontrasto al la fusxegoj de Anglujo kaj Euxropo gxenerale. Sed, pro la malsamo de iliaj kredoj, montrigxas diferencoj en la idealoj. Unu ekzemplo: cxe Swift, Kristano, la Houyhnhm-oj estas senpeke fidelaj en geedzumado. Ilin sxajne ne tentas adultemo aux ekster-geedza seksumado; ili pensas tion simple sensenca, malracia. Sed cxe Szathmári, la hinoj sekvas senaman liberamoron. Zolema, virino hina, diras al Gulivero "mi devas ankoraux naski du infanojn", kaj demandas lin "Cxu vi estas kapabla por seksa laboro?". Ambaux idealaj socioj ligas amoron al infanigo; sed krom tio ili grande diferencas. Similaj diferencoj inter la hinoj kaj Houyhnhm-oj montrigxas rilate al la morto, socia hierarhxio, kaj aliaj aferoj.
Sume, mi diru ke Vojagxo al Kazohinio estas tauxge pensiga kiel filozofia romano, multloke amuza, kaj pli aventure ekscita ol oni atendus de tia verko. Tamen, mi ne povas tute aprobi la penson esprimitan. Mi gxuis, sed ne intencas gxin relegi.
Retposxtu al la auxtoro de cxi tiu pagxo:
jimhenry@pobox.com.
Mia literatura pagxo
La Esperanto-pagxo de Jim Henry.
La anglalingva hejmpagxo de Jim Henry