certe / nepre

"Certa" kaj "nepra" simile priskribas ion, kio estas iel senduba. Per "certa" oni diras, ke iu scio aux supozo estas gxusta rilate al la veraj faktoj. Per "nepra" oni diras, ke iun otan agon oni devas plenumi; ke io certe estas devo por iu. Do "certa" estas iom pli gxenerala ol "nepra".

Ili plej ofte estas uzata kiel E-vortoj. Ekzemploj:

-- Vi nepre iru al nia kunveno.
-- Jes, mi certe iros.

Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.

Zamenhof, Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia

"Certa" estas la afero, tio estas, oni ne pravus dubi ke gxi sukcesos.

Tio estas la cxefaj motivoj, pro kiuj ni, en cxiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed ankaux en la naciaj aux regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaux per Esperanto.

Zamenhof, el parolado Pri la Neceso Paroli Esperanton

Supre "nepre" rilatas al devo, nome la devo paroli Esperanton ecx inter samlingvanoj.

Kelkiam la diferenco estas malgranda. "Nepre" io onta okazo povas esti, kiam gxia certa okazonteco havas moralan aspekton.

Kredu, ke cxio, kio per si mem estas bona kaj justa, malgraux cxiuj insultoj pli aux malpli frue devas venki kaj nepre venkos.

Kion Zamenhof ne povis diri en Gxenevo (pri Homaranismo)

Jen simila diro em kiu uzigxas "certe".

Per unueco ni pli aux malpli frue certe venkos, ecx se la tuta mondo batalus kontraux ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari cxiuj niaj malamikoj kune.

Zamenhof, parolado cxe la 8a Universala Kongreso, 1912

Temas pri alternativoj; se ni estas unueca, nur tiam nia venko estos certa.

"Certa" foje povas priskribi homon, kiu sentas sian scion pri io certa.

Mi estas certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj.

Galosxoj de Felicxo, H. C. Andersen, tr. Zamenhof

"Certi" kiel verbo plej ofte estas ago aux mens-stat-esprimo de homo, kiu maldubas pri io.

``Ho, pri tio mi ne certas. ...''

"Tempo Fugxas", William Auld

Verba uzo de "Nepr-" estas tre malofta. Mi ne trovis ecx unu uzon tian en mia surdiska tekstaro (pli ol 13 milionoj da bitokoj). Nek trovis mi ekzemplon de "nepra" kiel priskribo de homo; cxiam gxi priskribas econ aux faron kiel devigan. Do, jen mia penso: "Nepri" kiel verbo estu nepersona, kiel "gravi", "necesi", ktp.

Gravas, ke ni uzu Esperanton ankaux interkongrese.

Necesas, ke oni mangxu de tempo al tempo.

Nepras, ke oni pagu siajn sxuldojn.

"Certa" kiel A-vorto povas ankaux roli kiel difinilo. Gxi tiel indikas, ke la priskribata afero estas io ne precize sciata aux priparolata de la parolanto, sed ne en si mem malpreciza aux nebula.

... Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj cxio sxangxigxos kaj bonigxos.

Zamenhof, parolado cxe la 2a Universala Kongreso, 1906

Li ne jam sciis, kiom da jaroj pasos antaux tio, sed li sentis maldubon ke ili estos de limigita nombro.

Cxar la mondo cxiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, .....

Zamenhof, parolado antaux la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907

Li ne diras kio estas la interna ideo, li ne cxi tie difinas gxin, sed li ja indikas ke gxi ekzistas kaj ne estas nebula afero.


Retposxtu al la auxtoro de cxi tiu pagxo: Jim.Henry@pobox.com.
Al lernilo-pagxo.
Al la Signifaj Studoj pagxo.
Al la Esperanto-pagxo de Jim Henry.


Get a GoStats hit counter