Cxiuj el tiuj tri radikoj baze signifas vivan estajxon, de tiu speco en kiu anas mi kaj, versxajne, la plejmulto el miaj legontoj - latine nomata Homo sapiens. Tamen ili havas malsamajn nuancojn kaj kromsignifojn.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple Rusoj aux Poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna sed ne necesa.
....Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.
....La ricxulo havas multe da mono.
Malsagxulon cxiu batas.
Timulo timas ecx sian propran ombron.
Zamenhof, Fundamenta Ekzercaro
Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaux li deprenus la sxelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraux tio mi estis unu el la plej felicxaj homoj.
"Pupludisto", H. C. Andersen, tr. Zamenhof
mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo .....
"Ebrio", William Auld
Retposxtu al la verkinto de cxi tiu pagxo:
Jim.Henry@pobox.com.
Al lernilo-pagxo.
Al la Signifaj Studoj pagxo.
Al la Esperanto-pagxo de Jim Henry.