Post kiam mi finlernis la Senkostan Esperanto-Kurson, antaux du jaroj, mi povis legi la plimulton el la Esperantaj tekstoj, kiujn mi trovis en la reto, per la helpo de kelkaj etaj vortaroj haveblaj en la reto. Sed kiam mi provis verki, mi havis problemojn pro mankoj en mia aktiva vortscio kaj pro mia malsperto en vortfarado. Gxis mi legis la diskuton pri tio en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren (PMEG), mi sentis min necerta pri la principoj de vortfarado. Kaj nur post longa, plejparte sengvida ekzercigxado, mi sentis min kapabla esprimi preskaux iun ajn ideon, kiun mi povas esprimi angle, per la vortfarpovo de Esperanto.
Tial mi verkas cxi tiun mallongan lecionon, kiel meznivelan instruon pri vortfarado. Mi celas tiujn, kiuj lastatempe finlernis la enhavon de la (anglalingva) retposxta kurso, kaj mi strebos uzi nur radikojn, kiuj trovigxas en la senpage haveblaj vortaroj, aux estas malfalsaj amikoj por tiuj kiuj jam povas la anglan.
Eble tio estos helpa ankaux por Esperantistoj de aliaj lingvoj, sed la ekzemploj kaj ekzercoj uzos multajn anglajn vortojn. Mi ne scias kiel doni tian instruon, en skriba maniero, sen naci-lingvaj ekzemploj kaj glosoj.
Ni komencu ekzemple. Vi skribas ret-leteron al nova amiko alilanda, kaj volas esprimi tiun ideon, kiun vi esprimas angle per "familiar". Vorto ne venas senpene en vian menson, do, vi devas pripensi kiel esprimi tion. Vi povas komenci en tia kazo per maloj. Sercxu malojn de la ideo, kaj vidu, cxu vi jam povas esprimi iun el ili Esperante. Se jes, aldonu "mal-" kaj vi havos pretan vorton.
Do, ni listigu eblajn malojn de "familiar" :
unfamiliar, unknown, strange, foreign, other, ...
Nu, "unknown" vi eble jam scias esprimi per koni > konata > nekonata. Sed eble "konata" ne gxuste esprimas tion, kion ni volas. Sercxu plu. "Strange, foreign" oni tradukis en via vortareto kiel "fremda". Kaj fakte, "malfremda" preskaux perfekte esprimas tion, kion vi volis esprimi.
Fakte, estas jama radiko "familiara", sed tiu estas pli-malpli falsamiko; gxi esprimas nur unu el la malpli oftaj sencoj de la angla "familiar" - gxi priskribas la konduton de bonaj amikoj kaj familianoj inter si, hejmecan konduton, senceremonian.
Kaj per tiu provo vi pligrandigis vian vortfarpovon, kaj tio pli valoras por vi, ol la scio de unu plia radiko.
Jen plia ekzemplo de aliro per mal- : "terse". En kelkaj kuntekstoj, tiu povas tradukigxi per simpla "mallonga", kiam gxi priskribas diron aux verkon, ekzemple. Sed pri homo, tiu ne trafas. Listigu do malojn:
long-winded; talkative, verbose...
Fakte "talkative" vi eble memoras kiel ekzemplon de uzo de -em-, kaj vi povas esprimi tion per "parolema". "Malparolema" do trafas por la pri-homa senco de la angla "terse".
Ekzercoj - Trovu Esperantan esprimon por cxiu el tiuj anglaj voroj.
En la unua kurso vi trovis kelkajn ekzemplojn kaj klarigojn de -ig- kaj gxia kunulo -igx-. Sed la SEK ne multe instruas pri tio, kiel oni distingu per ili verb-signifojn, kiuj en la angla konfuze same esprimigxas. Do mi donos unue iom da tia instruo, antaux ol mi diros multe pri vortfaro per -ig-.
En la angla ni uzas ofte la saman verbon por du malsamaj agoj, en senco kaj transitiva (kun objekto de ago) kaj netransitiva (sen objekto). Ekzemple angle "to burn" povas signifi aux bruli, aux bruligi. La Esperanto vorto "bruli" signifas nur tiun sencon kiun ni trovas en la angla frazeto "the house burned down". Per "bruligi" ni esprimas tion, kion en la angla ni esprimus en, ekzemple "he burned the weeds before planting his garden".
Tial gravas lerni la transitivecon, kiam vi lernas verbecan radikon en Esperanto. Se gxi estas netransitivia, kiel "bruli", vi povas fari transitivan vorton per "-ig-" kaj se gxi estas transitiva, kiel "trovi" (to find), vi povas fari netransitivan vorton el gxi per -igx-, ekzemple "trovigxi", "to find oneself, to be found, to be located".
Nu, al ekzemploj. Pripensu vorton kiel la angla "psychedelic". Tio estas nefacile tradukebla, kaj gxi ne trovigxas en malgrandaj dulingvaj vortaroj. Gxi havas precipe du signifojn, unu rilate al artajxoj kaj kulturo, kaj alia, kiam gxi priskribas drogojn kiel LSD, hasxisxo, marihxuano, kaj simile. Ni provos esprimi la duan, kaj eble dumvoje ni trovos ion utilan ankaux por la unua.
Nu, por multe diskutata afero kiel tia, estas versxajne du aliroj - favora, kaj malfavora. Ambaux ni povas fari per -ig-, cxar la uzo de drogo ia-igas onin; gxi igas onin en certan staton. Do, kiel priskribi Esperante tiun staton? Denove, ni povas listigi anglajn priskribojn, kaj vidu cxu iu el ili sugestas Esperantigon al vi:
high; tripping; mind-expanded; insane; temporarily insane; hallucinating; delirious; thoughtful; mentally active; ...
"High", kiel "drunk", oni kutime esprimas per "ebria"; "ebriiga" do estas unua trafo. Per atento al la aspektoj "insane" aux "delirious", ni aliros al "freneziga" aux "deliriga", kiuj ankaux povas esti trafaj. "Pensiga" estas multe pli gxenerala ol "psychedelic", sed ofte oni povas priskribi la samajn aferojn per tiu vorto. Per pli favoraj priskriboj de la stato ni povas provi ankaux "mens-grandiga", "mens-vigliga", "mens-aktiviga". (Oni ankaux povus uzi "psik-" anstataux "mens" en tiuj kunmetoj.) Estus erare pensi, ke povas esti nur unu gxusta vorto. Cxiu el tiuj vortoj povas esti trafa en certaj kuntekstoj. Por nomi vendejon de "psychedelic" artajxoj mi preferas "mens-vigliga vendejo" sed por la drogoj eble vi preferas "deliriga". "Ebriiga" povas esti pli scienca, neuxtrala termino kiam la parolantoj ne jam kunsentas pri la bono aux malbono de la afero. "Psik-aktiviga" pli proksime spegulas la similsignifan anglajxon "psychoactive".
Kaj tiel plu. Kaj tiuj estas nur la vortigoj per -ig-; ni povus ankaux aliri per aliaj afiksoj, ekzemple aldonante -ec- al tipa drogo ni povas havigi al ni "LSD-eca", kiu versxajne utilus por traduki la nomon de muzik-speco "acid rock", aux nomi similajn drogojn kiel DMT, ktp.
Adjektiva uzo de -ig- estas tre pova. Kiam vi bone regos gxin, vi povos esprimi multajn ideojn ne facile direblajn angle. Oni povas paroli pri
danciga muziko
paroliga demando
gxojiga informo
Ankaux per -ig- oni faras multajn vortojn por la ago traduki, ekzemple, esperantigi, angligi; elangligi (traduki el la angla en esperanton), elfrancigi, kaj tiel plu.
Ekzercoj - Traduku Esperanten.
Re-esprimu kiel simpla -iga A-vorto.
Antaux la posta parto, mi volas klarigi uzojn de -igx-, kiujn la SEK ne klarigas. La anglaj vortoj "marry, divorce" tradukigxas per kelkaj vortoj, depende de kunteksto kaj subjekto.
edzo | husband |
edzino | wife |
edzigxi | get married (of a man) |
edzinigxi | get married (of a woman) |
geedzigxi | get married (of a couple) |
eksedzigxi | get divorced (of a man) |
eksedzinigxi | get divorced (of a woman) |
Similajn formojn oni uzas por esprimi multajn rol-sxangxojn: studentigxi (enroll in university, become a student), diplomatigxi (to graduate from university), kuracistigxi (become a doctor), emeritigxi (to retire).
Ni ekzamenu kelkajn vortojn: enlitigxi, ellitigxi (angle: go to bed, get out of bed); enposxigi, elposxigi (meti en posxon/preni el posxo). Cxiu el ili havas la formon:
el | (loko-radiko) | ig |
Ni povas pligxeneraligi tion kaj meti iun ajn rolvorteton anstataux en/el. Ekzemple, surtabligi (put something on a table), decxevaligxi (dismount from a horse), kaj simile.
Provu do esprimi jenajn ideojn Esperante:
Kaj provu klarigi al vi, aux angligi, la jenajn esprimojn. Iliaj signifoj estas iome ne-laux-radikaj, sed pripensu ilin kaj, se vi volas klarigon, retposxtu al mi.
Kio estas la komuna eco de tiuj vortoj?
samideano
samlingvano
alilandano
sampatrido
kunlerninto
kunvojagxanto
kunparolanto
kunpagonto
Simil-priskribo | Komuna (aux ne-komuna) afero | Homo-afikso |
---|---|---|
sam / ali / simil ... | (io ajn) | ano / ulo / isto / ido / estro ... |
kun | ag-radiko | anto / into / onto |
Per tiuj modeloj provu traduki tiujn anglajn esprimojn:
Multajn utilajn vortojn oni povas fari per tiu modelo.
eliri |
foriri |
eniri |
alveni |
formovi |
almeti |
enmeti |
forblovi |
Per tiu modelo provu esprimi tiujn:
Inter tiaj vortoj estas kelkaj, kies signifo estas pli-malpli metafora, kaj kiujn oni aparte lernu.
eldoni | to publish ( --> eldonejo, a publishing house) |
elteni | to endure, hold up |
forpasi | to pass away, to die |
Per -ajx- kaj -ec- oni faras el baza vorto alian, pli malabstrakta aux pli abstrakta ol la baza. Per -ad- oni (interalie) emfazas la agecon de O-vorto, kiam la simpla O-vorto havus ne-agan signifon. Sed ofte oni povas forlasi tiujn, kiam oni O-vortigas A-vorton aux I-vorton. Simpla sxangxo de la finajxo, plus kunteksto, ofte suficxas.
sagxa | sagxeco -- aux simple: sagxo |
bela | beleco -- aux simple: belo |
mangxi | mangxado -- aux simple: mangxo |
" | mangxajxo -- aux simple: mangxo |
Kiam radiko signifas cxefe agon, per O-finajxo oni kreas vorton por la simpla ago, kaj -ad- emfazas la longa dauxro aux ripeto de la ago. Sed kiam la baza radiko estas eca aux ajxa, tiam oni bezonas -ad- por montri agon, cxar la simpla O-vorto jam havas alian signifon.
kuri | kuro (act of running) |
marteli (to hammer - from martelo, a hammer (not *martelilo) | martelado (act of hammering) |
beli (esti bela) | belado (ago dauxre esti bela, kontraste de "belo", stato esti bela.) |
Krom la antauxaj ebloj per uzo de rolvortetoj kaj la specialaj afiksoj, oni ne malatentu la eblojn de simpla kunmeto de ordinaraj radikoj. En la posta diskuteto mi plejparte sekvas la diskuton de Bertilo Wennergren en PMEG. Mi rekomendegas, ke vi poste legu tion.
Simpla kunmeto havas tri partojn:
Kia - precizigo. | Kio - baza afero. | Kiu frazrolo - finajxo O, A, E, I |
---|---|---|
bel- | -son- | -e |
sang- | -rugx- | -a |
rapid- | -ir- | -i |
pom- | -arb- | -o |
Multaj afiksoj rolas precize kiel la mezaj elementoj en la cxi-supraj ekzemploj. "Sagxulo" estas strukture neniel malsama ol "pomarbo". Ambauxkaze ni havas bazan radikon (UL, ARB), precizigan elementon metitan antaux gxi (SAGX, POM) kaj frazrolan finajxon -O.
Sed aliaj afiksoj uzigxas laux specialaj reguloj (interalie la antauxe diskutitaj mal-, -igx-, kaj -ig-). La plejmulton el tiuj oni klarigas en la aldono al la Senpaga Esperanto-Kurso. Ekzemple, -in- estas afikso tia, cxar gxi multe aux tute sxangxas la signifon de la radiko al kiu oni postmetas gxin. (Patro --> patrino, kaj simile.) Ankaux, gxi memstare estas A-vorteca radiko (la plej simpla formo estas "ina"). Sed gxi kutime ne antauxas la bazan radikon kiel BEL en "belsone", sed postas gxin. Tio estas speciala regulo, kion oni devas frue lerni. Sed alikiele gxi povas roli kiel A-vorteca radiko, kiel en "inularo", "in-malsana kuracisto" kaj tiel plu.
(tiu parto ankoraux bezonas ekzercojn...)
Nepre legu la diskuton pri vortfarado en PMEG - la tuto de gxi fakte estas leginda.
La Bona Lingvo de Claude Piron temas cxefe pri la vortfarpovo de Esperanto, kaj ne malmulte pri kieloj trovi trafajn vortojn por esprimi ideojn. Li donas ekzemplojn pri kelkaj francaj vortoj (timide, langeur), similaj kiel sed pli longaj ol la mia pri "psychedelic".
Esperantaj vortoj, kiujn mi ne sxatas uzi estas pensoverko de GOTOU Humihiko, japana Esperantisto, kiu kontrauxstaras la uzon de greklatinaj radikoj (kiel "metaforo", "biologio" kaj tiel plu) kaj proponas kunmetajn vortojn per kiuj oni anstatauxigu ilin. Eble vi ne samopinios pri cxiu propono lia, sed lia listo estas leginda kaj pensiga.
Vortfarado en Esperanto de Edmund Grimley-Evans priskribas la teorion de vortfarado laux kaj Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Gxi estas senbezona por komencantoj, sed vi eble trovos gxin interesan.
Mi dankas al Aleksandro SHLAFER, mia instruinto en la SFSU somer-kurso en 1998, pro la ekzemplo "malfremda", kaj pro klarigoj de la "el~igxi" kaj "sam~ano" modeloj.
Don HARLOW kaj Marko RAUHAMAA donis kelkajn proponojn por plibonigo de fruaj malnetoj de la eseo.
Retposxtu al la auxtoro de cxi tiu pagxo:
Jim.Henry@pobox.com.
Supren!
Al la Esperanto-pagxo de Jim HENRY.
Al la anglalingva hejmpagxo de Jim Henry
last gxisdatigita 2004 februaro (gxustigis fusxligojn)