"li" en si mem ne signifas ion; gxi estas nur gramatika partikulo, kiu indikas kiel rolas la sekva vorto. "li", "e", kaj "la" estas similaj al la finajxoj "-as", "-n", kaj "-e" en Esperanto. Oni gxenerale metas "li" tuj antaux la verbo de la frazo, por indiki, ke gxi estas verbo (kiel oni uzas la finajxojn "-as, -is, -os" en Esperanto). Sed, se la subjekto estas simple "mi" aux "sina", oni povas (kaj devas) forlasi la partikulon "li".