Leciono 11: Koloroj

Lernindaj vortoj

walo - blanka; hela
pimeja - nigra; malhela
loje - ruĝa
laso - blua
jelo - flava

kule - koloro; pentri, farbi, kolorigi
sitelen - bildo; skizi, bildigi, skribi

Koloroj bazaj kaj kombinaj

Rimarku la lernindajn vortojn de la leciono: jen ĉiuj kolor-vortoj en Tokipono. Mankas bazaj vortoj por verda, purpura, ktp.; enestas nur vortoj por la bazaj koloroj.

Rigardu jenan bildon:

Kian koloron vi vidas? Purpura, ĉu ne? Sed se vi pligrandigus la bildon, vi vidus jenon:

Bluaj kaj ruĝaj kvadratetoj kombiniĝas amase por prezenti al la okuloj purpuron. Same estas kun la vortoj de Tokipono:

Vi povas tiel kunmeti la bazajn kolor-vortojn por specifi diversajn kolorojn:

La renversaj vortkombinoj egale validas:

Kolor-subfrazoj por apudaj kaj ne miksitaj koloroj

Jen supre, preskaŭ ĉio kion vi ofte bezonos por priskribi kolorojn en Tokipono. Sed supozu ke vi havas ĉemizon ĉi tian:

La ĉemizo klare havas en si loje kaj laso, sed ĝi ne estas loje laso. Jen plia okazo por pi kaj en:

Rimarku kial pi necesas:

Sen pi, la en dividas len loje de laso kiel du egalgravaj partoj de subjekto; laso iĝas substantivo ĉar ĝi ne havas ion por modifi. En la unua frazo kun pi, la subfrazo loje en laso modifas len.

kule

kule estas sufiĉe simpla vorto. Ĝi havas du ĉefajn uzojn: demandi la koloron de io,

kaj, verbe, "pentri", "farbi", ktp:

sitelen

sitelen substantive signifas ĉefe "bildo". Ĝi ankaŭ uziĝas en pluraj kunmetaj subfrazoj.

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj. Por pluraj estas pli ol unu ĝusta respondo.

Mi ne vidas la bluan ujon.

Verduleto venis el la ĉielo.

Mi ŝatas la koloron purpuron.

La ĉielo estas blua.

Rigardu tiun ruĝan insekton!

Mi volas la mapon.

Ĉu vi spektas The X-Files?

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

suno li jelo.

telo suli li laso.

mi wile moku e kili loje.

ona li kule e tomo tawa.

Fine, legu jenan poemon, kaj kontrolu vian komprenon per la listiloj.
ma mi li pimeja.
kalama ala li lon.
mi lape. mi sona.


(leciono 12 verkota)


Laste ĝisdatigita je julio 2006.

Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono