(malnova versio de)
Komentoj pri la (Angla) Senpaga Esperanto-Kurso
de Jim Henry

Nuna versio

Gxenerale:

Al la aliaj korektantoj de la SEK, mi petas, ke vi legu tiujn komentojn kaj ke ni diskutu kielojn plibonigi la kurson.

Mi lastatempe kalkulis la enhavon de mia retposxt-arhxivon (ek de oktobro 1998) Jen la rezulto:

Leciono Ret-leteroj pri gxi
1 31
2 20
3 12
4 7
5 6
6 6
7 4
8 4
9 2
10 0

Eble estus helpa, se aliaj farus similan kalkulon. Se la plej granda malmultigxo okazas kutime je certa leciono, ni speciale atentu ties revizio...

La kurso enkonduku kelkajn priretajn kaj prikomputilajn vortojn. En tradicia kurso, oni unue instruas cxiutagajn vortojn por enklasaj aferoj: krajono, segxo, tablo, kret-tabulo, ktp. Estas fusxe, ke fininntoj de nia ret-kurso ankoraux ne povas pripensi la medion de la kurso mem Esperante pro tuta manko de tauxgaj vortoj.

reto
TTT   (cxu ni klarigu la "tut-tera teksajxon"? 
       Nur unu plia radiko por instrui, nome teksi.)
komputilo
retposxto, retleteri...
retumi ?
legilo, foliumilo ..,. ?
tajpi, klavo, klavaro ?
presilo

Gxi ankaux enkonduku (eble nur per apudaj dulingvaj sekci-cxapoj) iom da gramatikaj terminoj, eble laux la facila PMEG-a modelo:
O-vorto, A-vorto, N-finajxo, rolvorteto, ktp.

Leciono 2:

Gxi ne klarigas, ke "oni" povas esti plurnombra. Unu amiko mia unue konfuzigxis pro tio, ke la gloso (kaj iomgrada falsamiko) en la angla estas "one". Estus bone doni kelkajn anglajn glosojn, ekz. :

"one; (unspecified) they; (generalized) you; people". Kaj kelkajn ekzemplojn doni.

Eble tiuj estus tro multa por la dua leciono. Diru:

"There are two other pronouns, oni and si, that don't have exact equivalents in English. We'll explain them in a later lesson."

Leciono 3:

Kial ne doni "miliardo" post "miliono"?

"a pronunciation record" ---> "a pronunciation cassette"

Leciono 4:

Ne malhelpus mencii la nomojn de la literoj q, w, x, y

Ekzemplu "hx" per pli oftaj, utilaj vortoj ol "jahxto"; eble "hxemio", "hxaosa", aux "Cxehxujo". Kaj ekzemplu ne nur per "Bach" sed per io kiel la jeno:

It's difficult to teach new sounds in writing, but try this. Repeat "ko" and "ho" alternately; feel how you make them in the back of your throat. Try making a sound where the glottis [ cxu la gxusta vorto? ] closes in as with "ko", but is continous like "ho". One speaks "hx" with about the same part of the mouth and throat as k/g, but it's continuous like h, s, and f.

Eble io simila pri "ro". Iu alia, prefere instruanto de elparologio, povus provi tion...

En la elparola ekzemplolisto ni povus anstatauxigi maloftaj vortoj kiel "geografio" aux "jxaluzo" per komputilaj terminoj, tuj utilaj por niaj studantoj retanaj.

Leciono 5:

Oni menciu "cxi" kaj "ajn" tuj post la tabelvortoj, kaj pli klarigu en posta leciono (dek?)

Kaj ie oni plu klarigu la diferencon de la tabelvortoj je -iu kaj -io. Glosoj kiel "which" kaj "what" ne estas suficxaj.

Gxis tiu punkto oni nur instruis la afiksojn mal- kaj -in-. Eble oni enkonduku unu-du en cxiu leciono, komence kun la pli regulfacilaj kiel -ajx-, -ul-, -ec-, -an-?

Leciono 6:

"La knabo sen hejmtasko ..."

Eble oni forigu tiun, aux tre reviziu gxin. Almenaux unu studanto mia plendis pro gxia socia arhxaismo ... Jen lia komento kaj mia respondo:

> >> >10.  Kial la instruisto batis lin? (cxar = because)
> >>       Cxar inter la vortoj estis tiom da tipaj knabaj eraroj.
> >
> >Prava, sed ne tuta.  Relegu la rakonton kaj eble respondu denove.
> 
> Okay, I translated the whole thing into English, including the question
> and I see the obvious answer I left out:
> 
> Cxar la knabo ne havis sian hejmtaskon kaj cxar la letero estis malvera --
> gxi havis inter la vortoj tiom da tipaj kanbaj eraroj.
> 
> "malvera" was the best vocabulary I could come up with for "clearly a
> fake".
> 
> As an aside, I really think that example paragraph should be changed.
> Teachers do not hit children.  Certainly not in this country and not if
> there's anything I can do about it.  They generously dole out detention
> instead.  (The offensive nature of the paragraph certainly did not

The whole email course needs revision for a number of reasons. It was adapted some years ago from the postal course, but I think the current postal course even is less archaic.

I'll note that as one of the things we need to change...

------[fino de citajxo]---------

Leciono 8:

Tiu leciono senbezone komplikigas la afiksojn -ant- -int- -ont-. Pli bone estus emfazi ilian similon al -ul-, -an- ktp, (kiujn ni jam estu priparolintaj) kaj tiu de -at-, -it-, -ot- al -ajx-. Diru ke A-vortoj kun -ant-eca afikso estas gramatike kiel iu ajn A-vorto.

Tamen multo el gxi povus esti uzata sensxangxe, sed nur, miaopinie, post iom da klarigo kiel la jena:

Esperanto doesn't have compound verbs, but it has a set of suffixes (similar to the -ing and -ed in English "rescuing, rescued") that allow you to express more exact time distinctions when the basic three tenses aren't enough, or to express tense in a noun, adjective or adverb. When these suffixes are used to form adjectives, which are used as complements of "esti", they can look deceptively similar to the compound verb tenses in many Indo-European languages.

... Oni unue ekzemplu -ant- ktp per O-vortoj, poste per rekta priskribo de O-vorto per A-vorto, poste per A-vorto post "esti". Glosu tiel:

la kuranto			  the running person
la kuranta knabo		  the running boy
La knabo estas kuranta.		  The boy is running.
La knabo stumblis kurante.	  The boy stubled (while) running.

Leciono 9:

Jen la unuaj afiksoj ekde leciono 2. Suficxe bonas la komentoj pri -et- kaj -eg-, sed -ig- kaj -igx- postulas almenaux iom pli da ekzemploj kun agaj, ne nur ecaj, radikoj.

Gxi ne klarigas "si" suficxe - nur donas interkrampe la formon "sia(n)".

Leciono 10:

La listo de facilaj afiksoj oni eble movu en pli fruan lecionon (aux dividu en kelkajn), antaux la malpli facilaj -ant- -at- serioj kaj -ig-, -igx-.

bigamio:
Eble estas nur persona gusto, sed mi preferus diri tiusxerce "duedzinhavo". Tio estus utila kiel ekzemplo de kunmetoj je -hav-, tre multaj (flugilhava, monhava, ktp).

Eble oni notu parenteze la multsignifo de -ist- (metiulo, ismano).

Anstataux "La lingvo por ni": mi preferus ion pli klasika, eble "La Pluvo" de Zamenhof.

Finaj konsiloj:

Krom la libroservoj, ni menciu retejoj kie oni povas trovi pliajn lernilojn: la ELNA FTPejo, PMEGo, la pagxaro de Don Harlow, tiu de Edmund Grimley-Evans, ktp. Kaj la reta korespondo-servo. Eble oni ne volus meti oftsxangxaj ret-adresoj en malofte reviziitaj dosieroj, sed oni povus havi apartan ligar-dosieron sendota al cxiu, krom la bazaj maloftsxangxaj aferoj.

Ni ofertu retposxti al lernantoj la ret-haveblaj Angla-Esperanto kaj Esperanto-Angla vortaretoj, se ili ne havas FTP aux TTT-povajn retilojn. Aux ni povus sendi informon pri FTPMAIL, per kiu homoj kun nur retposxta aliro al la reto povas havigi al si aferojn el FTPejoj.


Komentoj de aliaj


Al la Esperanto-pagxo de Jim HENRY.


Get a GoStats hit counter