Bonvenon al Atlanto! Tion mi diras kiel atlantano, sed oficiale mi diru, "Nome de la Esperanto-Societo de Metropola Atlanto mi elkore kaj varme bonvenigas vin al la 48-a ELNA kongreso, en Atlanto, Georgio". Mi esperas ke via vojagxo kaj via gxisnuna sperto en Atlanto estis tre agrablaj. Kiel vi eble iam auxdis, la Sudo estas konata pro sia gastamo -- tial ni, la LKK, faros nian eblon por ke via kongresa sperto en Atlanto estu ege agrabla. Se vi bezonas helpon pri io, ne hezitu kontakti iun LKK-anon (cxu mi, Joel AMIS, cxu Jim HENRY, cxu Randy DEAN). Sed vere, la sukceso de LK ne dependas sole de la LKK -- la sukceso de LK dependas de cxiu (kaj jes, tio inkluzivas ankaux vin!). Do ni cxiuj kunlaboru por ke cxi tiu kongreso estu la plej bona de nia historio!

Nun ek' al kongres'!

Samideane salutas,

Joel AMIS


To the Officers and some members of ISFGW and a few friends:

At the Banquet of the Annual Convention of the Esperanto League of North America (ELNA) and the International Society of Friendship and Good Will (ISFGW), to be held on Friday, May 19, at 6:30 p., at the Ramada Inn in downtown Atlanta, I, as president of ISFGW, will award Certificates of Commendation and Recognition to the following people:

JIMMY CARTER, the 39th President of the United States; WILLIAM AULD of SCOTLAND; DR. CLAUDE PIRON of SWITZERLAND; ANDREJO PETTYN of RADIO WARSAW in POLAND; MICHAEL J. SLOPER, Director of ELNA'S Central Office for the past seven years; and DAVID RICHARDSON, Author of "ESPERANTO: Learning and Using the International Language," for his outstanding contributions to the Esperanto Movement.

President Jimmy Carter will not be able to receive the ISFGW Certificate of Commendation and Recognition in person, as he will not be in the Atlanta area at that time. It will either be mailed or hand-delivered to The Carter Center in Atlanta.

This is the letter ISFGW received from Nancy R. Konigsmark, of The Carter Center, Director of Scheduling for President Carter:


April 26, 2000

Dr. Stanley J. Drake, President
International Society of Friendship and Good Will
8592 Roswell Road, Suite 434
ATLANTA, GEORGIA 30350-1870

Dear Dr. Drake:

President Carter has received your letter offering to honor him with a Certificate of Commendation and Recognition.

He would be most grateful to be the recipient of such notable recognition, yet due to the extremely full calendar, we regret that President Carter will not be in Atlanta May 19 to accept the award.

President Carter is grateful to all those responsible for so thoughtfully offering him this award.

Sincerely,

(Signed) Nancy R. Konigsmark, Director of Scheduling

Copy to Jimmy Carter


I look forward to being with my many ELNA and ISFGW friends at the Ramada Inn in downtown Atlanta from May 18 - 21.

With best Wishes, STAN DRAKE


Pri la urbo

Post la usona revolucio, la usonanoj iom post iom acxetis kaj sxtelis la terspacon kiu nun estas norda Georgio de la Indianaj gentoj Rojo kaj Cxerokio. En la jaroj 1820 euxropidoj eksetlis la regionon kie nun estas Atlanta. Frua vilagxo en tiu regiono estis "Standing Peachtree" (Stara Persikarbo).

Kiam oni ekkonstruis fervojojn en Georgio, en cxi regiono devis kunveni fervoj-linioj de pluraj urboj en kaj cxirkaux Georgio. Tiam la plej granda urbo en tiu ne multe logxata regiono estis Decatur. La logxantoj de Decatur ne volis ke la fervoj-stacio estu en ilia urbo mem, sed ie ekster gxi, por havi komercan utilon de gxi sen la bruo kaj malpurigxo. Tial la planantoj de la fervoj-linioj elektis en 1837 arbitran lokon okcidente de Decatur, kaj kelkaj homoj baldaux setlis cxe tiu loko vilagxeton unue nomata Terminus ("finpunkto").

La vilagxo kreskis iom post iom dum la linioj konstruigxis kaj enuzigxis. En 1843 gxi oficialigxis kiel Marthasville. Poste, en 1848, la urbanoj renomis sian urbon Atlanta cele al pli mallonga nomo - "Marthasville" estis tro longa por presi en la fervoj-horaro. La nomo venis de la Western & Atlantic Railroad, kies linio finis cxe la urbo. Je la homkalkulado en 1850 Atlanta havis 2572 logxantojn.

Dum la postaj dek jaroj Atlanta multe kreskis dum pliaj fervojlinioj aktivigxis, kaj je la komenco de la Intersxtata Milito gxi jam estis rivala al la cxefurbo Milledgeville kaj la malnovaj Augusta kaj Savannah, kun 9000 homoj.

Pro gxia kreskmaniero la stratoj de Atlanta ne estas logike planitaj. Oni jam starigis konvenajn vojojn super malnovaj Indianaj piedpadoj kaj bovpadoj jaroj antaux ol oni sciis ke la urbo tiom grandigxos. Poste novajn stratojn oni konstruis paralele al la disradiaj fervoj-linioj.

Kiam komencis la Intersxtata Milito, (1861) oni en Georgio kiel en aliaj sxtatoj ne unuanimis pri la senco de eliri el la federacio. Aparte en la norda monta regiono, estis multaj malricxuloj kiuj oponis la elprenigxon, sed tamen la plimulto de la (vocxdonpova) popolo tiam versxajne subtenis la sxtata registaro en tiu decido.

Atlanta dum la frua parto de la milito estis la provizejo de la Konfederacio, kaj poste ankaux milita malsanulejo kiam bataloj okazis en Tenesio. En 1864 Generalo Sherman kun sia armeo iris de siaj venkoj en Tenesio al Atlanta kaj, post gxia kapto, al la marbordo. Dum la siegxo kaj kapto de Atlanta la grandan plimulton de la konstruajxoj (90%) detruis tiu armeo, kaj gxi ankaux kauxzis multan detruon en gxia tuta vojo tra Tenesio kaj Georgio. Post la kapto de la urbo, Pastro O'Reilly de la parohxo Senmakula Koncipigxo konvinkis la soldatojn ne bruligi la plimulton el la pregxejoj, unu malsanulejon, kaj kelkdek domojn.

La trapaso de la Sherman'a armeo malhelpis la re-ricxigxon de Georgio post la milito, sed tamen Atlanta suficxe rapide malvundigxis por igxi la nova cxefurbo de la sxtato dum la postmilita reorganiza kongreso.

Dum la postrekonstrua periodo kreskis pluraj aferoj: komercaj kaj fabrikaj entreprenoj; propra literaturo; kaj legxoj pri disigo de negroj kaj Euxropidoj.

Okazis en Atlanta en 1887 la Piedmonta Ekzpozicio kaj en 1895 la Kotonsxtata Ekspozicio, kiuj allogis multajn homojn kaj pli bele famigis la urbon komercrilate.

La firmaon Koka-Kolao fondis Asa Candler en Atlanta en 1888. Tiu fortigxis tra la lando en la sekvaj jardekoj, kaj tutmonde ekde la dua mondmilito.

La jxurnalisto Henry Grady per siaj paroladoj kaj verkoj provis kuraci la fendojn inter la nordo kaj sudo, kaj priskribis la nova komercigxo kiel montrajxo de "Nova Sudo". Ankaux en tiu tempo aktivis literature Joel Chandler Harris, bestfabele rakontante vocxe de Onklo Remus.

En la jaroj 1920aj okazis terura fiasko en la kreskado de kotono pro la kapsula kurkulio. Tiuj insektoj metis siajn ovojn en la kotona kapsulo, kaj la kresko de la insektidoj fusxis tiun de la kotono. Pro tio multaj terkultivistoj perdis cxion. Grandaj bienoj devis forsendi helpantojn kaj farmantojn. Kiam komencigxis la Depremego en 1929, multaj terkultivistoj en Georgio kaj la tuta sudo ne jam malvundigxis de la financaj fiaskoj pro la kurkulioj. Tio malhelpis ankaux Atlanton, cxar gxi estis centro de intervendado kaj muelado de kotono, tamen gxi havis aliaj komercaj apogoj.

La nuna flughavenego Hartsfield komencigxis kiel privata flughaveno de Asa Candler, Jr., filo de la kokakola fondinto. Tion acxetis la urbo pro instigo de estrarano William Hartsfield, kiu poste igxis urbestro. Grandparte pro lia influo Atlanta igxis centro de flug-vojagxado kiel antauxe de fervoj-vojagxado, unue estigxanta regiona posxt-flughaveno. La Atlanta Urba Flughaveno renomigxis honore al li post lia morto en 1971.

La legxoj pri disigo de la negroj kaj euxropidoj vastis tra la sudaj sxtatoj dum pli ol sepdek jaroj. Tio interalie malhelpis la prosperigxon de negroj. Tamen, en Atlanta kreskis forta komerc-distrikto laux Avenuo Auburn, kie negroj fondis multajn sukceshavajn entreprenojn.

En la jardeko 1950a ekfortis la movado civilrajta. Vaste okazis protestoj kontraux la disig-legxoj, kaj venkoj kontraux tiuj legxoj en la federalaj kortumoj kaj la landa parlamento. Dum tiu tempo okazis tumultoj kaj aliaj perfortajxoj en multaj lokoj, sed malmulte en Atlanta. Tio parte estis simpla bonsxancajxo. La landa registaro unue efikigis la kortuman decidon kunigi de lernejanojn de cxiuj rasoj en Arkansaso kaj Sud-Karolinio. Sed grandparte tiu malmulto de perforto sxuldigxas al la lerto kaj modero de la protestestro Martin Luther King, Jr., la negraj komercestroj de Atlanta, kaj la urbestro William Hartsfield. King ekzercis sian moderigan influon kontraux pli radikalaj homoj. La estroj de la negra komunumo iom influis paciencige al junaj protestuloj. Hartsfield pro ilia peto dungigis negrajn policistojn, malpezigis la polican efikigon de la disigaj legxoj, kaj kunlaboris kun la protestantoj en ilia defio de la busaj disig-legxoj, antaux ol venis krizoj cxe la disigcxeso en la universitatoj kaj lernejoj. Li faris devizon por Atlanta, "La Urbo tro Okupata por Malami".

Tamen, plu okazis dividoj (kutimaj, ne plu legxaj) inter kvartaloj logxataj de negroj kaj euxropidoj. Dum tiu kaj la posta jardekoj, pliaj negroj translogxigxis al Atlanta de kamparaj regionoj dum multaj euxropidoj translogxigxis al la antauxurboj. De la jaroj 1970 la plumulto el la urbanaro kaj la urba registaro estas negraj.

En la jardekoj 1980a kaj 90a translogxigxis al la nordaj antauxurboj de Atlanta multaj aziidoj, el Baratio, Cxinio, Koreio, kaj Vjetnamio. Samtempe iom post iom malpliigxis la efektivan dividon en kvartaloj negraj kaj euxropidaj, dum plenagxigxis generacio de homoj kiuj kunlernis de infaneco.

En la malfruaj jaroj 1980 malgranda rondo de volontuloj faris inviton al la Olimpika komitato okazigi la Olimpikludojn en Atlanta en 1996. Multa renovigo de la urbo okazis prepare al tio. Krom la kutimaj spektakloj kaj sportajxoj, okazis dum la Olimpikludoj komenco de agado fare de lokaj Esperantistoj. Pli kaj pli Atlanta internaciigxas: Olimpikludoj en 1996, Esperanta kongreso en 2000.

-- Jim HENRY


Pri kelkaj programeroj, kaj gxenerale pri la hotelo

Vidu la Horaron por plena listo de cxiuj programeroj kun cxambro kaj tempo.

La registra tablo (post jxauxdo) estos en la koridoro de la sepa etagxo. Tie estas loko por meti anoncojn kaj lastminutajn sxangxojn.

La limtempo por eliri onia hotel-cxambro fintage estas tagmezo.

La libroservo malfermos la tutan kongreson (krom dum la vesperaj programoj) en la cxambro Houston, sepa etagxo.

La babilejo estos en la hotelcxambo 708; gxi malfermos la tutan kongreson (krom dum la vesperaj programoj), ecx tranokte. Babilu kaj mangxetu tie se iam la proponitaj programeroj ne allogas vin, kaj frumatene kaj malfrunokte...

Krom la Plaza Ballroom (en la mezetagxo), cxiu kunven-cxambro (nomoj en krampoj sube) estas en la sepa etagxo.

Antaux cxiu ekskurso, kompreneble, irontoj kolektigxos en la teretagxa salono.

Vendredo 19 majo

La nuna revolucio en film-farado

Pro la kreskanta ligo inter komputiloj kaj video, la kosto de filmfarado (en la gxenerala senso de "filmo") rapide falas dum la ebleco kaj facileco eksplodas. Gary Grady diskutos la situacion laux la vidpunktoj de profesia kaj amatora film-farado kaj de kineja kaj hejma filmspektado. (Skyline C, 10:15)

Niaj tut-amerikaj kongresoj de Esperanto: Kial? Kiaj? Kien?

Bill Maxey parolos pri la tut-amerikaj kongresoj, kun foninformoj pri la unuaj du, personaj travivajxoj de la dua du, kaj eventuale allogaj informoj pri la kvina kongreso en Meksikurbo en 2001. Li ankaux iom parolos pri nuntempa agado en niaj diversaj amerikaj landoj. (Skyline B, 10:15)

Aikido estas filozofia arto el japanio, simila pluraspekte al la interna ideo de Esperanto. Nia japanina gasto TAKENAKA Nacuko parolos pri gxia historio kaj filozofio. (Skyline C, 11:30)

La unua parto de la afer-kunsido de ELNA okazos je 14:00 en Skyline A.

Lusi Harmon estas Komisiito de ELNA pri Videobenda Kursaro, kaj kunordigis dekomence la planadon por la 15-leciona videobenda kursaro "Pasporto al la tuta mondo". Lusi rekrutis la auxtoro(j)n, trovis la geaktorojn, lancxis kampanjon por havigi la necesan monon, dungis la regxisoron kaj trovis la multajn fakajn helpantoj bezonatajn. Nun 12 el la 15 kursoj estas filmitaj, 8 estas redaktitaj, kaj 4 pli devus finigxi cxijare, depende je la nivelo de donacoj ricevitaj por la celo. (Skyline B, 15:15)

"So you want to join the Board"

La Prezidanto de ELNA gvidos diskuton por renkonti personojn, kiuj eble volas kandidati por la Estraro, kaj diskuti kun ili la metodojn kaj respondecojn de Estraraneco. (Skyline C, 16:30)

Sabato 20 majo

La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo kongresas cxi jare kun ELNA. La prezidanto kaj kelkaj oficiroj de ISAB respondos demandojn je 14:00 antaux ilia afer-kunsido je 15:15 en la cxambro Skyline C.

La dua parto de la afer-kunsido de ELNA okazos je 14:00 en Skyline A. Interalie estos anoncita vocxdon-rezultoj.

Peter Browne estas poeto trilingva, kies poemoj eldonigxas en la angla, la hispana kaj Esperanto. Lin kaj lian poezion pritemis la lasta numero de Internacia Manpremo. Li lauxtlegos plurajn siajn poemojn en Skyline C je 15:15.

Dimancxo 21 majo

Okazos ekumena kristana diservo en Skyline B je 9:00. Gvidos Joel AMIS kaj Clyde PRICE.

En la multjarmila lando Israelo okazos la cxi-somera Universala Kongreso. Lusi Harmon priparolos la landon kaj la planitan ekskurson postkongresan. (Skyline B, 10:10)

"Mi ne atendis ian Hispanan Inkvizicion...!"

Vi la kongresantoj inkvizicios la estraron de ELNA kaj la lokan kongresan komitaton pri la (mal)placxajxoj de la kongreso. (Skyline A, 10:10)

La solena fermo espereble alportos tujan malkondamnon por la inkviziciatoj je 11:00. Ni interdankos al cxiuj helpantoj kaj gxisos unu la aliajn gxis venontjare.

La Amerika Asocio de Esperanto-Instruistoj (AAEI) havos sian afer-kunsidon tuj post la solena fermo de la ELNA kongreso, je 12:15. Ne-membroj ankaux bonvenas.

Lundo 22 majo

Je 9:00 ekiros la grupo por la ekskurso al Savannah. La auxtobuseto estos antaux la Ramada je la 9a; la lu-oficejo malfermigxos je la 8a. Joel AMIS kaj Lusi HARMON organizas la aferon. Ni versxajne revenos al Atlanto antaux la 19:00 merkredon vesperon.


Pri la prezentontoj

Joel AMIS ekesperantistigxis en decembro, 1994. En 1996 li studis supernivelan Esperanton per la supernivela perkoresponda kurso de ELNA. Li estis tute izolita esperantisto gxis la somero de 1997 kiam li helpis fondi la Esperanto-Societon de Metropola Atlanto. En 1998 Joel partoprenis la Nord-Amerikan Kongreson de Esperanto (NAKE) en Montrealo. En 1999 li studis altnivelan Esperanton dum la tri-semajna intensa Esperanto-kursaro cxe SFSxU. Ankaux en 1999 li partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Veszprem, Hungario. Joel estas LKK-ano de cxi tiu kongreso kaj respondeculo pri la Savano-ekskurso.

Grant Goodall estas estrarano de ELNA kaj longtempa Esperantisto. Li instruos cxi-somere, kune kun Spomenka Stimec kaj Dennis Keefe, cxe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en San Francisco. Profesie, li estas profesoro pri lingvistiko cxe la Universitato de Teksaso en El Paso.

Gary Grady sepjaragxe faris sian unuan amatoran filmeton, kaj li laboris profesie en televid-produktado kaj parencaj kampoj dum la sepdekaj jaroj. Poste li farigxis fakulo pri komputila softvaro kaj en 1986 kunfondis konsilistan firmaon. Pro la nuna kunfluigxo de komputiloj, la Interreto, kaj video, lia malnova profesio ligigxas al la nova. Li estas estrarano de ELNA.

William R. Harmon estis naskita en 1927 en centra-Usona urbo El Dorado, Kansaso; li translokigxis al Kalifornio en 1938, kaj nun logxas en Oakland, norda Kalifornio. Li estis militmaristo dum la Dua Mondmilito, plejparte en la Atlantiko kaj Mediteranea Maro. De 1949 li profesiigxis en la transporta fako, unue kun Santa Fe Fervojo dum 17 jaroj kaj poste kun diversaj martransportaj kompanioj. Emeritigxis en 1990 de Matson Navigation Company kiel Vicprezidanto kaj estro de la fako pri tarifoj. Krom edzino Lusi, lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj, kaj tri pragenepoj.

Li lernis Esperanton en 1939 en Los Angeles de instruisto, s-ro John Clewe. Aktiva en la Esperanto-Klubo de Los Angeles gxis la milita servo, kunfondis Esperanto-klubon en Long Beach, Kalifornio kun William O. Wanzer. Li instruis Esperanton sur militsxipo USS Franklin D. Roosevelt inter 1945 kaj 1947, kontaktante multajn Esperantistojn en Euxropo kaj Brazilo dum tiu tempo.

Dum trijara logxado en Japanio 1972-75, li estis aktiva en diversaj Japanaj Esperanto-organizoj. Kun Kawakami Kenicxi li provis fondi pontan organizon inter disaj Tokiaj grupoj. Li ofte prelegis cxe kunvenoj de Esperantistoj dum la restado en Japanio; vizitis Cxinion plurfoje, je unu okazo helpe al la planado de la Pacifika Konferenco en Qingdao, Cxinio en 1992.

Aktiva en la Usona nacia organizo ELNA ekde tuj post ties komenco en 1952, li establis la nunan Centran Oficejon de ELNA en 1975. Li estis estrarano de ELNA 1958-1960 kaj 1966-1997, entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA 1976-1981; kaj estrarestro 1965-1967. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992. Aktuale li estas Komisiito pri Testamentaj Aferoj kaj estro de la Kapital-investa Komitato de ELNA.

Li estas Cxefdelegito de UEA en Usono ekde 1987. Cxeestinte multajn Universalajn Kongresojn, li reprezentas la Usonan Esperantistaron kiel Komitatano A de UEA ekde 1992. Ekde 1993 li estas kunordiganto de la Elekto-komisiono de UEA. UEA nomis lin Honora Membro en 1998.

Li verkis multajn artikolojn pri Esperanto dum la jaroj, kaj multfoje prelegis al sociaj kaj servaj grupoj pri la internacia lingvo. Li ofte servis kiel interpretisto dum Esperantistaj vojagxoj kaj cxe publikaj prezentadoj. Li tradukis en Esperanton du gravajn verkojn de Cxefo Luther Standing Bear, My Indian Boyhood (Mia indiana knabeco) kaj Stories of the Sioux (Rakontoj de la Siuoj).

Lucille Couvillon Harmon ("Lusi") naskigxis en Los Angeles, Kalifornio antaux iom da jaroj, kaj maturigxis en kolonio apud Los Mochis, Sinaloa, Meksikio, translokigxante al Pomona, Kalifornia je la agxo de 8 jaroj. Sxi gajnis bakalauxron de UCLA kaj magistran diplomon de Long Beach State University. Tuj post geedzigxo kun William R. Harmon en 1961 sxi Esperantistigxis. Kiel rajtigita instruisto kaj konsilisto, Lusi laboris en la lerneja sistemo gxis sxi translokigxis al Japanio kun edzo William en 1972. Dum sxia 3-jara restado en Japanio Lusi eklaboris en la turisma industrio, kaj post reveno al Usono en 1975 estigxis profesia vojagxagento.

Lusi kreis Esperanto Vojagx-Servon, dedicxitan al Esperanto-vojagxado, antaux pli ol dudek jaroj. EVS cxiun jaron planas transporton por Usonaj Esperantistoj al la Universala Kongreso de Esperanto, kie ajn gxi estas en la mondo. EVS ankaux antauxplanas ekskursojn antaux kaj/aux post la UK-oj, kaj faras arangxojn por transporto al ELNA-kongresoj. Lusi estas Komisiito de ELNA pri Vojagxaferoj, kaj aperigas regulan rubrikon en Esperanto USA kun utilaj informoj pri turismaj eblecoj en Esperantujo. Sxi ankaux estas vicprezidanto de Monda Turismo, internacia turisma organizo Esperantista.

Jim Henry naskigxis en 1973 en Decatur, Georgio. Li eklernis Esperanton en 1996 per la retaj kursoj kaj plu fluigxis cxe la San-Franciska somera kursaro en 1998. Li nun laboras kiel komputila programisto. Lia hejmpagxo: http://www.pobox.com/~JimHenry/

Pianisto kaj komponisto Jon Liechty (Gxan Lihxti) naskigxis en Goshen, Indiana, kaj komencis studi la pianoludadon dum sia kvina jaro. Li ricevis sian bakalauxran diplomon en 1990 en muzika komponado de Indiana Universitato, kaj la magistran diplomon en muzika komponado, ankaux de IU, en 1996. Iranaj kaj azerbajgxanaj amikoj cxe la universitato enkondukis lin en la folkloran muzikon de mezorientaj kaj centr-euxr-aziaj landoj, kaj en 1989 li igxis unu el la unuaj membroj de la Ensemblo Saba. Inter 1989 kaj 1998, li vojagxis kun la ensemblo cxirkaux usono kaj kanado. Ili ludis koncertojn en Atlanta, Vancouver, Seattle, Miami, kaj Washington DC. Liechty aperis kun la ensemblo tri-foje dum la Lotus Festivalo de Monda Muziko kaj Arto en Bloomington, Indiana, kaj ludis sur ilia kompakt-disko, Saba, Breeze of the East. Krom sia laboro kun la Saba Ensemblo, li aperis en koncerto kun garmon (akordeon)-majstro Rahman Assadollahi. Liechty ludis solo-koncertojn en Baku, London, Brussels, kaj New York, kaj aperis en dissendo de Azerbajgxana Nacia Televido. Post sia last-jara vizito al Azerbajgxano, Liechty prezentis la verkojn de vivantaj Azerbajgxanaj komponistoj en koncertoj en usono.

Franklin Montenegro naskiøis en Cajamarca, Peruo, en 1945. Li esperantiøis en 1968, kaj diplomatigxis kiel kuracisto el Nacia Majora Universitato San Marcos en Limao, Peruo, en 1972, kaj fakuliøis unue je Interna Medicino kaj poste je Endokrinologio en Baltimoro kaj en Houston. Li translokiøis al Usono en 1973. De 1981 li loøas en Johnson City, Tenesio, kie li laboras kiel Klinika Endokrinologo je privata praktiko. Endokrinologio estas medicina fako pri malsanoj de endokrinaj glandoj kaj iliaj hormonoj. Lia hejmpagxo: http://home.sprynet.com/~fmr/index.html

Nacuko TAKENAKA Esperantigxis somere en 1997 (kaj ja sxia nomo "Nacuko" signifas somera infano). Sxi Esperantigxis pro profunda konsento al la interna ideo. Sxi konsentis ankaux la filozofion Aikido, kiu laux sxi estas simila al la interna ideo de Esperanto.

Sxi estas prezidantino de Kinan Esperanto-Rondo. En 1997 sxi unuafoje partoprenis la UKon en Adelajdo. Komence de 1998 sxi okazigis Novjara kunlogxado kaj ekinstruis Esperanton al komencantoj. Pasintjare sxi partoprenis la Azian kongreson kaj faris fakkunsidon de Oomoto kun kelkaj oomotanoj. Dum la kunsido ili prezentis Aikidon, Japanan antikvan kantadon kaj Awa dancon.

David Wolff estas Esperantisto ekde 1980, longdauxre ano de la ELNA estraro kaj nun Prezidanto. Li naskigxis en Cxikago, kaj logxas en Massachusetts ekde 1972, nun kun bela edzino Judy kaj nigra Labrador Retrieverino Sxina. Li laboras kiel komputilisto. Li nun estas sercxanta kelkajn bonajn aktivulojn por projektoj kaj la Estraro.

Pri la kvartalo

Kiel vi eble jam rimarkis, nia kongreshotelo situas tre oportune en la urbocentro, proksima al multaj vidindajxoj, restoracioj, vendejoj, ktp. Do, por ke via kongresa sperto en Atlanto estu kiel eble plej agrabla, cxi tie mi volas iom priskribi la cxirkauxajxojn de la kongresejo por ke vi povu senti vin pli komforta cxi tie.

Se oni eliras la kongresejon cxe la avenuo J.W. Dobbs, iras dekstren kaj iras laux J.W. Dobbs preter la Georgia-Pacific-Centro, oni ektrovigxas cxe la strato Peachtree. Estas multe da stratoj en Atlanto kies nomo enhavas la vorton "Peachtree", sed "Peachtree Street" estas la cxefa strato en la urbocentro. Mi klarigos kiel atingi aliajn lokojn rilate al la strato Peachtree.

Estas multege da mangxeblecoj en la urbocentra kvartalo. Estas io por cxies gusto cxi tie.

Por multe da mangxeblecoj, oni povas iri al la Butikaro cxe la Centro Peachtree (Mall at Peachtree Center). Iru norden laux Peachtree kaj tuj preter la Hard Rock Cafe oni trovas la enirejon.

Alia ebleco estas 'Subtera Atlanto'. Iru suden laux Peachtree, preter la parko Woodruff kaj trans la strato Decatur.

Alia ebleco estas CNN-centro. Iru suden laux Peachtree, preter la parko Woodruff gxis la krucigxo de la strato Peachtree kaj la strato Decatur (kiu sxangxigxas al la strato Marietta je la okcidenta flanko de Peachtree). Iru okcidenten laux la strato Marietta, preter la Federala Rezerv-banko kaj oni vidos la CNN-centron.

Krome, estas multaj restoracioj en nia kvartalo ekster la supre menciitaj butikaroj (kaj kompreneble estas restoracio en la hotelo).

Butikum-eblecoj ankaux ja abundas. Certe estas la supre menciitaj butikaroj (la Centro Peachtree kaj Subtera Atlanto), kaj ankaux estas Macy's, kiu estas trans la strato de la Georgia-Pacific-a konstruajxo.

Kelkaj vortoj pri sekureco. Se vi ne bone konas Atlanton, estas tre rekomendinde cxiam esplori pare aux grupe. Cxiam sciu kie vi estas kaj atentu pri la cxirkauxajxoj. Gxenerale, la areo okcidente de nia hotelo kaj oriente de Centjara Olimpika parko estas sekura loko, kie jam estas multe da turistoj, kongresanoj, ktp.

La areo oriente de nia hotelo (preter la strato Courtland) povas esti dangxera kelkloke, do oni pli bone ne vagu en tiu kvartalo sen specifa celo. Ankaux oni pli bone ne vagu en la areo sude de Five Points (cxe Five Points trovigxas Subtera Atlanto kaj la Mondo de Koka-kolao) sen specifa kaj konata celo. Por pli specifaj informoj/rekomendoj/avertoj, kontaktu min, Joel AMIS, cxe la kongreso.

Sed cxiuokaze, amuzigxu kaj gxuu la kongreson!


ELNA-Kongreso en Atlanto en 2000
Esperanto Societo de Metropola Atlanto