Tiu cxi estas memor-pagxo pri la kongreso, kaj hejmo de la verkata/reviziata kongresa manlibro. La malnova formo de la pagxo (de tuj antaux la kongreso) restas jene.
Jen la kongresa programlibro, kaj la horaro de la kongreso. Eble ili estos helpaj kiel ekzemploj por la LKK de estontaj kongresoj.
Jen la lastminuta bulteno dissendita al la aligxintoj.
Se vi volas fotokopiojn de nia kongresa bugxeto, ktp., sendu al mi retposxton kun via adreso.
Jen kelkaj fotoj de la kongreso kaj ekskursoj kontribuitaj de Ellen EDDY. Klaketu la bildetojn por vidi pli grandajn versiojn.
Georgo Bonvolo (Miko SLOPER) kun D-ro Amikeco (Stanley J. DRAKE, prezidanto de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo) cxe la bankedo | |
Ellen kun Lusi kaj Vilcxjo Harmon cxe la Sxtona Monto oriente de Atlanta | |
Ellen antaux la malnova koton-merkatejo de Savannah |
Listo de aferoj kiuj restis farendaj je 6 majo 2000 (12 tagoj antaux la kongreso)
Finfari la kongres-libreton (Mi faris la finredaktadon, Randy la pagxarangxon kaj preson)
Plani detalojn de la dumkongresa(j) ekskurso(j) (Mi faris tuj antaux la eksurso mem, sabaton la 19an!)
Listigi (poste acxeti) mangxetojn kaj trinkajxojn por la babil-cxambro (Mi faris la lastan semajnfinon)
Kolekti librojn kaj presi retajxojn por la poezi-rondo
Fari kvartalan gvidlibron (Joel AMIS volontulis cxeffari tion) - restoraci-listo, ktp.
Fari afisxojn por meti ekster la kunven-cxambroj, direktilojn en koridoroj (Kelkajn ni faris surloke per dikskribilo; aliajn ne faris.)
Skizi kaj farigi nomsxildojn (Randy faris la lastan semajnfinon)
Presigi kongres-libreton, kvartalan gvidlibron (eble en unu sama presajxo), ELNAn jarraporton, horaron ... kaj kion alian?
Dissendi MARTA-kartojn
- kaj direktojn al la hotelo
dissendi amaskomunikilaj noticoj pri la Liechty-koncerto ?
Farigi sakojn -- Fine, ni uzis la novajn ELNA-sakojn farigitajn de la C.O.
Detale plani ekumenan diservon (Joel cxefplanis)
Reen al la ESMA-pagxo
Laste gxisdatigita je 2004
Retestro: Jim Henry