Pro Isxtar de H. A. Luyken

(Leipzig, 1924)

Tio estis la kvara romano, kiun mi legis en Esperanto, kaj la plej frue verkita. Miaopinie gxi estas pli bona ol Gerda Malaperis sed ne tiel bona kiel Kiel Akvo De l' Rivero kaj Hura!.

La cxefrolantoj estas kelkaj anoj de Betrahx, eta komunumo de adorantoj de la Eternulo, iam dum la jarcentoj inter Jakobo kaj Moseo. Ili suspektas kasxmilito de la Babela pastraro de Isxtar, la am-diino. La konata Ijob estas unu el la rolantoj.

Pri la rakonto mi ne diros multon, krom ke estis suficxaj surprizoj gxis la fino. Peza filozofiado nur en malmultaj lokoj malrapidigas la disvolvon de la rakonto.

Pri la lingvouzo: gxi estas klare legebla, ne novradikema (laux mia scio), nek ege inventema pri kunmetoj. Rimarkinda por nuntempaj Esperantistoj estas kelkaj aferoj:

Pri la verkinto de la romano mi scias malmulton. De William Auld (La Fenomeno Esperanto) mi lernis lian plenan nomon, Heinrich August Luyken; kaj de Don Harlow (The Esperanto Book) tion, ke li estis protestanta Kristano - de la libro mem, mi povus ankaux supozi ke li estis judo, aux katolika - kaj germandevena brito.

Sume: mi rekomendas la libron al tiuj kiuj sxatas malnovajn librojn kun iom malmoderna rakontrapido, aux kiuj interesigxas pri la historio de nia lingvouzo kaj literatura stilaro.


Retposxtu al la auxtoro de tiu cxi pagxo: jimhenry@pobox.com.
Supren!
Mia literatura pagxo
Mia Esperanto-pagxo.


Get a GoStats hit counter