Leciono 2: Frazoj kun rekta objekto de verbo. Kompleksaj frazoj.

Lernindaj vortoj

Substantivoj kaj pronomoj Verboj/adjektivoj
ilo - ilo
kili - frukto, vegeto
ni - tiu, ĉi tiu, tio, ĉi tio
ona - li, ŝi, ĝi
pipi - insekto, araneo, ktp
ma - lando; kamparo; kampo; regiono
ijo - io, aĵo, afero
jo - havi, posedi
lukin - vidi, rigardi, serĉi, spekti; vidaĵo, vidpovo; vida
pakala - fuŝi; rompi, detrui, vundi
unpa - amori kun; fiki; amoro, seksumo
wile - voli, deziri; devi; volo, deziro, devo

Partikulo
e - akuzativa prepozicio

Rekta objekto montrata per e

La prepozicio e havas pli-malpli la saman rolon kiel la akuzativa finaĵo "-n" en Esperanto.

Notu la transitiva uzo de pona en la tria frazo. Multaj verboj en Tokipono havas kaj netransitivan kaj transitivan sencon; ilin distingas simple la manko aŭ ĉeesto de objekta subfrazo.

La vorto ni ĉiam sekvas la modifitan vorton, kiam ĝi funkcias kiel difinilo. Ĝi ankaŭ povas roli kiel memstara vorto.

La helpoverbo wile

La helpoverboj en Tokipono malsekvas la modifitan verbon, kiel en Esperanto. Nek la helpoverbo nek la "infinitiva" verbo havas ian fleksion. wile povas signifi aŭ "voli" aŭ "devi"; espereble kunteksto helpas al oni kompreni, sed ne ĉiam.

Kompleksaj frazoj

Estas du manieroj fari kompleksan frazon en Tokipono. En unu speco, la sama subjekto povas havi du predikatojn montratajn per li. (Aŭ tri aŭ pli)

Notu: en kompeksa frazo kun misina kiel subjekto, li aperas nur antaŭ la dua verbo (kaj aliaj verboj, se estas tri aŭ pli). (Sen tiu li, la dua frazo supre signifus "Mi manĝas fuŝe.")

En la dua speco de kompleksa frazo, la sama verbo povas havi du rektajn objektojn montratajn per e. (Aŭ tri aŭ pli)

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.
Mi havas ilon.
Ŝi manĝas frukton.
Io rigardas min.
Li volas mortpremi ĉi tiun araneon.
Pomo estas manĝaĵo kaj estas bona.
La formiko estas soifa.
Ĉi tiu manto estas fikema.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.
mi lukin e ni.
mi wile moku e kili ni.
jan li wile jo e ma.
sina pona li suli.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29