Ĉar Tokipono havas nur malmulte da bazaj vortoj, ĝi uzas, por
esprimi multajn ideojn, kunmetajn sintagmojn iom similajn al la
kunmetaj vortoj de Esperanto. Tamen, la bazaj vortoj restas apartaj:
en skribo oni ankoraŭ metas spacon inter ili, kaj parole oni same
akcentas la unuan silabon de ĉiu vorto. Kelkaj el tiuj sintagmoj
estas memklaraj, aliaj estas iom idiotismaj.
jan pona - amiko (laŭvorte, "bonulo")
jan utala - soldato (laŭvorte, "militulo" aŭ "militisto")
Adjektivoj
Adjektivo ĉiam sekvas la modifatan substantivon. Tio estas la malo
de la regulo por vortfarado en Esperanto, kie la ĉefa radiko staras
lasta kaj oni aldonas modifajn radikojn antaŭe.
Kiam du aŭ pli da adjektivoj modifas substantivon, zorgu pri la ordo. ni kaj mute preskaŭ ĉiam metiĝas fine de substantiva sintagmo.
jan utala pona - bona soldato
jan pona utala - batalanta amiko, kunbatalanto
jan utala pona mute - multaj bonaj soldatoj
jan utala pona ni - ĉi tiu bona soldato
Jen kelkaj iom idiotismaj adjektivaj kunmetoj.
pona lukin - bela
ike lukin - malbela
unpa lukin - sekse alloga
La adjektivajn kunmetojn oni povas simple uzi kiel predikato post
li (aŭ sen tio kun mi aŭ sina), sed por
uzi ilin ene de substantiva sintagmo, oni bezonas la partikulon
pi, kies uzon mi klarigos detale en leciono 9.
sina pona lukin. - Vi estas bela.
jan ni li unpa lukin. - Tiu ulo estas alloga.
*mi lukin e jan pona lukin. - (sensenca; signifus
"Mi vidas amikon vidrilatan")
mi lukin e jan pi pona lukin. - Mi vidas belulon.
Jen pli da substantivaj kunmetoj:
jan lili - infano
jan suli - plenkreskulo
jan lawa - estro, gvidanto, ĉefo
jan sewi - Dio (komparu al la esperanta "la Eternulo" aŭ "la Plejaltulo")
jan unpa - amanto; malĉastist(in)o
jan ike - malamiko
ma tomo - urbo ("domejo")
tomo telo - necesejo, banejo ("akvejo")
ma telo - marĉo, koto
telo nasa - alkoholaĵo; biero, vino...
Plurnombraj kaj Posedaj Pronomoj
La plurnombrajn pronomojn oni formas per la ununombraj pronomoj plus mute:
mi mute - ni
sina mute - vi (pluraj)
ona mute - ili
Por uzi pronomon posedan/genetivan (kiel "mia",
"via" ktp.), metu la pronomon post la substantivo kiel ia
ajn adjektivo. Certaj substantivoj havas similan genetivan sencon
en adjektiva pozicio.
jan pona mi - mia amiko
ma sina - via lando
tomo mi mute - nia domo
len jan - ies vestoj
seli suno - la varmeco de la suno
Adverboj
Adverboj simple sekvas la modifitan verbon.
mi lawa pona e jan. - Mi estras homojn bone.
mi utala ike. - Mi batalas malbone.
sina lukin sewi e suno. - Vi rigardas supre al la suno.
ona li wile mute e ni. - Li ege volas tion.
mi mute li lukin lili e ona. - Ni apenaŭ vidis ĝin.
Ekzercoj
Jen poemo de jan Pije. Traduku ĝin, kaj kontrolu vian tradukon per la listiloj.
mi jo e kili.
ona li pona li lili.
mi moku lili e kili lili.