Leciono 4: Prepocizioj tawa, lon, kaj kepeken

Lernindaj vortoj

Substantivoj

kiwen - ŝtono, roko; ŝtone malmola
kon - aero, spirito, vento
poki - ujo; bolo, taso, skatolo, ktp.

Verboj

kama - veni, okazi, kaŭzi, igi
pana - doni, sendi, ellasi
toki - lingvo; paroli, diri

Verboj/prepozicioj

kepeken - uzi; metodo; per
lon - ekzisti, veri, troviĝi, lokiĝi; ĉe, en, sur
tawa - iri, movi, moviĝi; movanta; al, por

lon

lon povas roli kiel verbo aŭ prepozicio. Studu jenajn ekzemplojn:

En la unua frazo, lon rolas kiel verbo ("ĉeesti"); en la dua, kiel prepozicio. Jen pliaj ekzemploj:

lon kun helpoverbo kiel wile

Ĉar lon roli kiel verbo aŭ prepozicio, la signifo povas esti iom ambigua kiam ĝi sekvas alian verbon. Ekzemple:

La dua ebla signifo estas malprobabla, sed por eviti tiajn konfuzetojn, oni tipe dividas frazon en du partoj. Uzu la dupunkton ':' por tio.

La saman dividon en du frazoj oni uzas en Tokipono kie aliaj lingvoj uzus subjunkcion aŭ subfrazon, ekzemple en Esperanto per "ke". Ekzemple:

lon kiel transitiva verbo

Ĉi tiu estas malofta uzo, kiun vi povas ignori ĝin por nun se vi volas. Por kompreni la jenajn frazojn, vi bezonos du pliajn vortojn (plue klarigotaj en postaj lecionoj): lape = dormi, pini = fini, ĉesigi. Do, normala diro por "veki" estus:

Sed estas alia dirmaniero kun lon:

En tiu idiotismo, oni konsideras la dormanto kiel forestanta en alia mondo; la vekanto devigas tiun ĉeesti en la reala mondo. Oni tamen ne dirus sina lon e mi por "Vi vekis min", ĉar la dormanto mem ne konsideras sin kiel malreala aŭ forestanta.

kepeken

Kiam oni uzas kepeken kiel verbo, ĝin sekvas la akuzativan prepozicion e, kiel ĉe aliaj verboj.

Oni uzas kepeken ankaŭ kiel prepozicio. Se la frazo havas kaj rektan objekton kaj prepozician objekton, la prepozicia sintagmo sekvas la akuzativan.

tawa

Uzi tawa kiel netransitiva verbo

Kiam tawa estas uzata kiel netransitiva verbo, ĝi (same kiel lon) ne uzas e por indiki la objekton. Ĝi signifas tiuuze "iri al".

Uzi tawa kiel direkta prepozicio

ankaŭ rolas kiel direkta prepozicio (pli-malpli "al", sed foje "ĝis" aŭ "en" + akuzativo).

En Esperanto oni povas egale diri "Mi ŝatas tion" aŭ "Tio plaĉas al mi". En Tokipono oni uzas nur la lastan modelon, jene:

Oni ankaŭ povas uzi tawa kiel "por", jene:

Uzi tawa kiel adjektivo "movanta"

Estas pluraj idiotismaj kunmetoj, kie tawa signifas "movanta".

Ambigueco pro tawa

Legu ĉi tiun frazon kaj pensu pri ĝiaj eblaj signifoj. Poste, paĝumu malsupren.

.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

Se tawa estas uzata kiel adjektivo, tio signifas "Mi sendas vian aŭton." Se tawa estas uzata kiel prepozicio, tio signifas "Mi donas domon al vi. Kiel scii? Per kunteksto... espereble.

Uzi tawa kiel transitiva verbo

Oni ankaŭ povas uzi tawa transitive ("movi"). Tiel, oni uzas e por indiki la rektan objekton.

kama

kama povas signifi "veni"; ĝin oni tipe uzas kun tawa, ĉi tiel:

kama ankaŭ povas signifi "kaŭzi, igi". Ĝi povas esti aŭ transitiva verbo kun rekta objekto, aŭ helpoverbo kun alia verbo sekvanta.

Notu, ke oni ne povus diri *sina kama e mi wile moku. Tokipono ne uzas subfrazojn tiel.

Kiel helpoverbo, kama povas indiki ekan aspekton.

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

Mi riparis la lampon per eta ilo.

Mi ŝatas Tokiponon.

Ni donis al ili manĝon.

Tio ĉi estas por mia amiko.

La ilo estas en la skatolo.

Tiu botelo estas en la koto.

Mi volas iri al lia domo per mia aŭto.

Ili argumentas.
(Memoru tion, kion vi lernis pri adverboj en leciono 3.)

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

sina wile kama tawa tomo toki.

jan li toki kepeken toki pona lon tomo toki.

mi tawa tomo toki. ona li pona tawa mi.

sina kama jo e jan pona lon ni.

Nun, vi jam lernis pli ol triono el la vortoj de Tokipono.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29