Leciono 5: Lokaj vortoj. Prepozicioj sama, tan, poka.

Lernindaj vortoj

Substantivoj, verboj, adjektivoj

anpa - grundo; malalto, malsupro; malaltigi, venki
insa - interno; ventro
monsi - malantaŭo; dorso, pugo
sewi - alta, supera; supro; ĉielo

Prepozicioj (plej ofte)

sama - sama, simila (al)
tan - kialo, motivo; pro, ĉar
poka - flanko; apud, proksima al, kun

anpa, insa, monsi, kaj sewi

Tiuj vortoj aspektas kiel prepozicioj, sed ili estas substantivoj; por montri tiujn direktajn rilatojn, oni devas uzi alia verbo/prepozicio (tipe lontawa) kun ili.

En tiuj frazoj mi modifas la substantivojn; do sewi mi estas "la regiono supre de mi", insa mi estas "la internaj partoj de mi", ktp. Aliaj uzoj:

sama

sama povas esti aŭ prepozicio, substantivo, aŭ adjektivo.

tan

En ĉi tiu leciono ni nur ekrigardos ĉi tiun prepozicion; aliajn uzojn ni studos pli poste.

poka

poka povas roli kiel substantivo, adjektivo aŭ prepozicio.

poka kiel substantivo aŭ adjektivo

Uziĝas same kiel anpa, insa, monsi, kaj sewi. Jen:

poka kiel prepozicio

Malkiel anpa kaj aliaj tiaj vortoj, oni povas uzi poka ankaŭ kiel prepozicio. La sekvaj paraj frazoj same signifas, sed konstruiĝas iom malsame:

(Por la uzo de pi, vidu lecionon 9.)

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

Mia amiko estas apud mi.

La suno estas super mi.

La tero estas sub mi.

Malbonaĵoj estas malantaŭ mi.

Mi bonfartas, ĉar mi estas viva.

Mi rigardas la kamparon apud mia amiko.

Homoj aspektas kiel formikoj.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

poka mi li pakala.

mi kepeken e poki e ilo moku.

jan li lon insa tomo.



Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/29