pi estas unu el la plej tiklaj gramatikaĵoj de Tokipono.
Ĝia manko aŭ fuŝuzo povas konfuzige ŝanĝi la signifon de frazo.
Do, zorgu pri la subaj ekzemploj, kaj ne tro fidu mian simpligan gloson
"de" supre. Se vi havas demandojn, retpoŝtu al mi, aŭ
demandu en la Yahoo! listgrupo.
Oni uzas pi por dividi kompleksan adjektivon, aŭ
substantivan sintagmon uzatan kiel modifilo, de la modifata
substantivo. Tio evitas certan ambiguecon kaj fuŝecon.
Komparu jenajn frazojn: [memoru: tomo telo = necesejo aŭ
banejo, kaj telo nasa = alkoholaĵo]
*mi tawa tomo telo nasa. - Mi iris al freneza
necesejo.
mi tawa tomo pi telo nasa. - Mi iris al trinkejo.
En la unua frazo, telo modifas tomo, kaj
nasa modifas la kunmeton tomo telo. En la dua
frazo, pro la intermetiĝo de pi, nasa modifas
telo, kaj tiu kunmeto modifas la kapvorton tomo.
Jen pliaj ekzemploj:
jan pi ma tomo - urbano
kulupu pi toki pona - la Tokipono-parolantaro
nasin pi toki pona - la vojo de Tokipono, la
interna ideo de Tokipono
jan lawa pi jan utala - soldatestro, oficiro
jan lawa pi tomo tawa kon - piloto (aviadilestro)
jan pi nasin sewi Kolisu - Kristano
[nasin sewi = religio]
Jen ekzemploj, kiuj
n vi antaŭe vidis en leciono 5:
*mi lukin e jan pona lukin. - Mi vidas
amikon vidrilatan.
mi lukin e jan pi pona lukin. - Mi vidas belulon.
La kunmetaj adjektivoj kiel pona lukin ne povas modifi
substantivon sen intermetita pi.
pi ankaŭ gravas rilate al propraj nomoj (de landoj, homoj,
ktp) ĉar tiuj ĉiam havas almenaŭ du vortojn.
Oni metas mi, sina, ona rekte post modifita
substantivo por poseda/genitiva uzo; sed por persona nomo oni devas
uzi pi.
kili mi - mia frukto
kili pi jan Pita - la frukto de Petro
ma ona - ŝia lando
ma pi jan Keli - la lando de Keli
len jan - ies vestoj
len pi jan Tomaso - la vestoj de Tomaso
o kama tawa tomo mi! - Venu al mia domo!
jan Ken li tawa tomo pi jan Lisa. - Ken iras al
la domo de Lisa.
Ankaŭ, se oni uzas multenombran pronomon (mi mute, ktp) en
genitiva pozicio, oni devas uzi pi.
kili mi mute - miaj (multaj) fruktoj (mute
modifas kili)
kili pi mi mute - nia(j) frukto(j)
Ankaŭ ĉe neigita adjektivo kun ala oni devas uzi pi.
jan wawa - fortulo
jan wawa ala - neniuj fortuloj
jan pi wawa ala - malfortulo
Tipaj eraroj
pi oni glosas kiel "de", sed ĝi ĉiam uziĝas nur
kiam estas komplemento de pli ol unu vorto. Por traduki la esperantan
"de", ofte oni simple tokiponigas ties komplementon
adjektive; aŭ, kie ĝi temas pri deveno, oni tradukas ĝin per
tan.
*jan pi ma - (malĝusta; pi nek aldonas
nek klarigas ion en la rilato inter jan kaj ma)
jan ma - kampara homo; homo de la kamparo
jan pi ma Mewika - usonano; homo de Usono
toki pona - bona lingvo; lingvo de bono
toki pi pona kalama - belsona lingvo; lingvo de
belsoneco
*mi kama pi ma Mewika. - (malĝusta)
mi kama tan ma Mewika. - Mi venas de Usono.
Diversaj vortoj
kalama
kalama memstare signifas "sono" aŭ
"bruo".
kalama ni li seme? - Kio estas tiu bruo?
kalama musi (arta sono) signifas "muziko",
"kanto", aŭ "muzikaĵo".
kalama musi li pona tawa mi. - Mi ŝatas muzikon.
kalama musi pi kulupu "Persone" li pona
kalama. - La muziko de Persone estas belsona.
jan pi toki Epelanto li wile kalama e kalama musi "La
Espero" lon kama kulupu. - La esperantistoj emas kanti
"La Espero"-n dum kunvenoj.
nasin
Ĉi tiun vorton oni uzas kun seme por demandi "kiel?"
sina pali e ni kepeken nasin seme? - Vi faris
tion per kiu metodo? = Kiel vi faris tion?
Kun ni ĝi signifas "tiel" aŭ "ĉi tiel".
o toki kepeken nasin ni! - Parolu ĉi tiel!
e kaj lon kiel
"pri"
Ne estas ĝenerala konsento inter la tokiponistoj pri kiel esprimi
teman komplementon, kiel oni faras en Esperanto per la prepozicio
"pri". Kelkaj emas uzi e por fari la temon rekta
objekto. Aliaj uzas lon. Ĝenerale, ambaŭ validas kiam la
temo ne povas konfuziĝi kun loko.
mi toki lon jan. - Mi parolas pri homoj.
ona li toki e sona toki tawa jan lili lon tomo pi kama
sona. - Li parolas pri lingvistiko al la junuloj ĉe la
lernejo.
sina toki ala toki lon tomo pi kama sona? - Ĉu
vi parolas ĉe la lernejo? aŭ: Ĉu vi parolas pri la
lernejo?
mi toki lon tomo pi kama sona lon tomo mi. - Mi
parolas pri la lernejo hejme. aŭ: Mi parolas pri mia hejmo ĉe
la lernejo.
Mi rekomendas e ĉar ĝi ne povas kaŭzi konfuzon, kiel
lon en la
lastaj ekzemploj supre. Tamen, jan Sonja (la inventinto de Tokipono)
rekomendas lon, kaj ĝi nur malofte estus vere ambigua. Vi
devas preti kompreni ambaŭ. Se oni uzas e por indiki temon
de toki, oni devus glosi toki ankaŭ kiel
"priparoli", krom "paroli" kaj "diri".
ona li toki tawa pipi. - Li parolas al insektoj.
jan lili li toki e ni: "mi wile e
suwi." - La infano diras: "Mi volas kukon."
jan sona toki li toki e toki Piraja. - La
lingvisto priparolas la Pirahan lingvon.
jan sona toki li toki kepeken toki Piraja. - La
lingvisto parolas la Pirahan lingvon. aŭ: La lingvisto
parolas en la Piraha lingvo.
Por detaloj, vidu la mesaĝaron kiu komenciĝas ĉi tie.
Ekzercoj
Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la
respondon per la listiloj.
La infano de Keli estas amuza.
Mi estas Tokiponano.
Ŝi estas bona muzikisto.
La ŝipestro manĝas.
Miaŭ.
La muziko de Esperanto Desperado estas bona.
Kiuj homoj el ĉi tiu grupo gravas?
Nia domo estas malorda.
Kiel ŝi faris tion?
Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu
ĝusta respondo.