Substantivoj, verboj, adjektivoj
awen - resti, daŭri; atendi | Krivortoj
a! - ho, ha, uf, nu, oj, aĉ Partikulo
o - indikas vokativon kaj imperativon |
Tokipono ne havas gramatikan genron. Por indiki la sekson de homo, oni povas uzi meli aŭ mije adjektive en substantiva sintagmo.
Sed prefere ne uzu tiujn specifigojn sen aparta kialo.
La baza radikaro de Tokipono havas nur 118 vortojn (nu, 119 kun la variaĵoj ali kaj ale). Tiuj ne inkluzivas la nomojn de landoj, urboj, lingvoj, religioj ktp. Tamen, ekzistas pli-malpli normajn tokiponajn nomojn por multaj tiaj estaĵoj. Angle oni nomas ilin "unofficial" (maloficialaj). Vidu liston (kun anglaj nomoj) aŭ maparon.
En Tokipono, fremdaj nomoj ĉiam rolas kiel adjektivoj. Ili ĉiam troviĝas adjektive post baza tokipona vorto. Ekzemple:
Notu, ke por la nomo de lando oni havas ma kaj fremda adjektivo; por lingvo, toki kaj fremda adjektivo; ktp. Oni same faras kun tokiponigo de personaj nomoj: la fremda adjektivo sekvas jan. Tion oni povas fari per la persona nomo, la familia nomo, aŭ ambaŭ kunigite.
Ankaŭ, jan (aŭ foje meli aŭ mije) sekvata de gentonoma aŭ landonoma adjektivo povas signifi tiugentano aŭ tiulandano.
Por prezenti vin, vi povas diri laŭ unu el ĉi tiuj modeloj:
Same kiel en Esperantujo, oni ne devas ŝanĝi sian nomon laŭ la fonologio kaj ortografio de Tokipono; vi entute rajtas konservi la nacilingvan elparolon kaj literumadon de via nomo. Kelkaj (sed ne ĉiuj) citas nomojn ne tokiponigitajn, ekzemple:
Foje oni devas atentigi iun antaŭ ol diri ion al li. Ekzemple, se oni volus diri "Ken, estas insekto sur via ĉemizo", oni frazigus tiel ĉi:
Tiaj diroj havas jan + persona nomo + o + cetera frazo. La alvoko ne nepre estas nomo, tamen.
La emocivorto a povas esti la sekva diro post o. Tiel oni esprimas ian fortan emocion, ekz. kiam vidante amikon post longa foresto:
La partikulon o oni ankaŭ uzas por ordona aŭ vola modo. Tiu partikulo antaŭas la verbon, ĉi tiel:
Se oni ordonas al iu, vokante tiun, la partikulo o aperas nur unufoje.
Notu, ke en la ekzemploj de vokativa diro, mi uzis komon post la o; en la ordonaj vokativoj mankas la komo. Parole, mi supozas, ke estus mallonga paŭzo post o en simpla diro, dum en ordona vokativo oni ne paŭzus tiel... sed tio estas ankoraŭ teoria.
Krom la dediĉitaj krivortoj a kaj mu, estas pluraj vortoj alirolaj kiuj ankaŭ rolas foje kiel krivortoj.
Jen kelkaj konvenciaj salutoj:
Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.
Susana estas freneza. | |
Iru! | |
Panjo, atendu. | |
Mi venas de Rusio. | |
Mia nomo estas Petro. | |
Saluton, Lisa. | |
Mi volas iri al Aŭstralio. [= Oselija] | |
Mia amiko ŝatas la francan lingvon. | |
Ĝis! [kiam vi foriras] |
Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.
pipi li mu. | |
mi wile kama sona e toki Losi. | |
jan Ana o pana e moku tawa mi. | |
o tawa musi poka mi! | |
jan Mose o lawa e mi mute tawa ma pona. | |
jan utala li jo e meli pona. | |
ona li wile tawa utala. | |
meli ona li toki e ni tawa ona: "tawa pona.". |
Vi jam lernis pli ol duonon de la vortoj en Tokipono.
o kama sona pona!
Retpoŝtu al mi:
jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono