olin - ami (homojn) seme - kiu? kio? ki-? sin - nova, plia, alia, kroma supa - meblo suwi - dolĉa, ĉarma; kuko, dolĉaĵo
Malfermaj demandoj (kiu? kial? kie? ktp) per seme
En leciono 6, ni lernis fari ĉu-demandojn per verbo + ala +
verbo. Por malfermaj demandoj, oni uzas la partikulon seme,
kiu korespondas al la esperanta "kio?" (nur demande, ne
relative) aŭ al la elemento "ki-" en "kiu?, kie? kial?
kiam?" ktp. seme sekvas la pridemandita vorto, aŭ
staras sole por tute malferma "kio?"
seme li utala e sina? - Kio atakis vin?
seme li pona tawa sina? - Kio plaĉas al vi?
toki seme li pona tawa sina? - Kiu(j) lingvo(j)
plaĉas al vi?
jan seme li kama? - Kiu venas?
jan seme li tawa poka sina? - Kiu iris kun vi?
tomo seme li lon monsi tomo sina? - Kiu
konstruaĵo estas malantaŭ via domo?
La frazparto kun seme konservas sian pozicion (komenca, meza,
fina) laŭ sia rolo; ĝi ne iras al la antaŭo de la frazo, kiel
"ki-" vorto en Esperanto.
sina lukin e seme? - Kion vi rigardas?
[laŭvorte: Vi rigardas kion?]
sina pali e ni tan seme? - Kial vi faras tion?
[laŭvorte: Vi faras tion pro kio?]
ona li lon seme? - Kie li estas? [laŭvorte: Li
lokiĝas-ĉe kio?]
Por kontroli la ĝustecon de via seme-demando, refrazu ĝin
kiel aserta diro kun ni. Se la rezulto ne estas senchava,
verŝajne vi misordigis la vortojn.
Diversaj vortoj kaj iliaj uzoj
Vi jam finis pli ol duonon de la kurso, kaj vi lernis preskaŭ la tuta
gramatiko. Restas tamen kelkdek vortoj kiujn ni devas enkonduki,
kaj en postaj lecionoj du pliaj eroj de gramatiko.
supa
Ĉi tiu vorto indikas ian ajn platan horizontan supraĵon, sed ĉefe
signifas meblojn kun tia supraĵo, inkluzive seĝo, tablo, aŭ sofo.
supa lape (dormo-meblo) estas lito.
mi pana e kili lon supa. - Mi metas la frukton
sur la tablo.
o tawa tan supa lape sina! - Eliru de via lito!
suwi
Tiu signifas "ĉarma" (de beboj, mambestoj, ktp.) kaj
"dolĉa" (de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj), aŭ
"dolĉaĵo" (sed ne "ĉarmulo").
jan lili sina li suwi. - Via bebo estas ĉarma.
telo kili ni li suwi. - Ĉi tiu fruktosuko estas dolĉa.
mi wile e suwi! - Mi volas kukon!
sin
Ĉi tiu vorto preskaŭ ĉiam uziĝas adjektive; ĝi ĉefe signifas
"kroma", "alia", aŭ "plia". Ĝi povas
ankaŭ signifi "nova".
jan sin li kama. - Pliaj homoj venas aŭ
Alia homo venas.
mi wile e suwi sin! - Mi volas plia(j)n kuko(j)n!
toki sin li pona tawa mi. - Planlingvoj plaĉas al mi.
[toki sin = nova lingvo, planlingvo]
olin
Ĉi tiu vorto signifas "ami"; oni uzas ĝin nur ĉe homoj
(aŭ Dio, k.s.). Por ŝato/ameto al senvivaj estaĵoj, uzu
pona kiel la esperanta "plaĉi".
mi olin e meli ni. - Mi amas tiun virinon.
mama li olin e jan lili ona. - Gepatroj
amas siajn infanojn.
jan sewi li olin e jan ali. - Dio amas ĉiujn homojn.
kili ni li pona tawa mi. - Tiu frukto plaĉas al mi.
Por bestoj, estas nebula afero -- mi supozas, ke vi rajtas uzi unu aŭ
ambaŭ ĉe bestoj.
Ekzercoj
Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la
respondon per la listiloj.
Kion vi volas fari?
Kiu amas vin?
Ĉu tio estas dolĉa?
Ĉu pliaj homoj venos?
Donu al mi bonbonon!
Kiu estas tie?
Kiu insekto pikis vin?
Kun kiu vi iris?
Li ŝatas manĝi.
Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu
ĝusta respondo.