Leciono 10: Kunligaj Vortetoj. 'kin'. 'pilin'.

Lernindaj vortoj

ante - alia, malsama; ŝanĝi
lete - malvarma, frosta; malfandiĝi
lipu - paĝo, papero; dokumento; bileto
pilin - senti, pensi
mani - mono

Partikuloj

en - kaj
anu - aŭ
taso - sed; nur
kin - ja; ankaŭ; eĉ

Kunligaj vortetoj (konjunkcioj)

Ekzistas tri kunligaj vortetoj en Tokipono, ĉiu kun malsama uzo. Ni ekzamenos ilin unuope.

anu

Ĉi tiun partikulon oni uzas por demandi pri kiu el du uloj faris ion, aŭ al kiu el du aĵoj io estas farita, ktp; por demandi ian ajn demandon kun du alternativaj respondoj (krom jes/ne).

Vi hejmiras kaj trovas neniom da kukoj restantaj. Devus esti aŭ Lisa aŭ Susana kiu formanĝis ilin, do vi demandas:

Laŭvorte, "Susana aŭ Lisa manĝis ĉiujn kukojn?" (Esperante, oni verŝajne demandus "Ĉu Susana manĝis ĉiujn kukojn, aŭ ĉu Lisa?") Jen pliaj ekzemploj:

Alia maniero fari jes/ne demando (kun iom alia kromsignifo ol la maniero klarigita en leciono 6) uzas anu seme, laŭvorte "aŭ kio?"

en

Ĉi tiu partikulo signifas "kaj", sed ĝia uzo estas pli limigita ol tiu de "kaj" en Esperanto.

Oni uzas en por ligi du partojn de kompleksa subjekto (supre), sed ne por ligi du verbojn de unu subjekto, aŭ du objektojn de unu verbo. Por la lastaj kazoj, revidu lecionon 2.

En la komplemento de pi oni povas uzi en, interalie por genitiva/poseda uzo de du nomoj kune:

taso

taso havas du uzojn, kiel adjektivo kaj kiel kunliga vorteto. Kiel kunliga vorto, ĝi signifas "sed".

Tokipono ne konas kompleksajn frazojn, do taso devas komenci novan frazon.

En sia adjektiva/adverba uzo, taso staras tuj post la modifita voro, kaj signifas "nur".

kin

kin estas emfazilo signifanta "ja, ankaŭ, ankoraŭ, eĉ" ktp.

Priskribi temperaturon; pliaj uzoj de pilin

Kiel vi lernis en leciono 6, seli signifas "varma" aŭ "varmeco". Ĉi-lecione, ni enkondukis lete, "malvarma". Ni povas nun priparoli veteron kaj temperaturon.

Per mute kaj lili vi povas pli specifigi la diron:

Tiuj supraj frazoj priskribas la temperaturon de la medio ĝenerale. Por priskribi la temperaturon de specifa aĵo, uzu pilin. Ekzemple, vi prenas hakilon kaj trovas, ke la stango estas malvarma:

lete pilin havas la saman strukturon kiel pona lukin: kvalito-vorto + sento-vorto. Tiaj adjektivaj subfrazoj povas ankaŭ preni mute kaj lili:

Pliaj uzoj de pilin

Vi povas per pilin priskribi kiel vi sentas vin:

Ĝi povas ankaŭ signifi "pensi" aŭ "penso":

Ekzercoj

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

Ĉu vi volas veni? [Se ne, kion?]

Ĉu vi deziras manĝon, aŭ akvon?

Mi ankoraŭ volas iri al mia hejmo.

Ĉi tiu papero estas malvarma.

Mi ŝatas la monbiletojn de aliaj landoj.

Mi volas iri, sed mi ne povas.

Mi solas.
(pensu: "Nur mi ĉeestas")

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

mi olin kin e sina.

mi pilin e ni: ona li jo ala e mani.

mi wile lukin e ma ante.

mi wile ala e ijo. mi lukin taso.

sina wile toki tawa mije anu meli?

jan Lutiki li pilin e ni: mani lipu li ike. mani kiwen li pona.


(leciono 11 verkota)


Retpoŝtu al mi: jimhenry@pobox.com.
Al la Esperanto-paĝo de Jim Henry.
Al mia paĝo pri Tokipono
laste ĝisdatigita je 2005/6/30