Propono por revizio de la Senpaga Esperanto-Kurso
de Jim Henry

Mia unua proponaro (~ 20 aprilo 1999)
Kritiko de la nuna kurso
Komentoj de aliaj pri tio

Post mia unua proponaro, venis pluraj komentoj de la aliaj korektantoj. La cxefaj sugestoj estis:

Mi pretas revizii la kurson, sed mi devos postmeti la plej grandan parton de la laboron gxis auxgusto, cxar nun mi estas tre okupata pri aliaj aferoj.

Nu, nia cxefa decido estas: cxu ni faru askian adapton de Esperanto Viva!, tauxga por pure retposxta kurso, aux cxu ni reviziu la nunan kurson?

Laux mi, ambaux kursoj estas bonaj. Esperanto Viva! pli utilas por kelkaj homoj, nia kurso (post farotaj revizioj) pli utilos por aliaj. Temas pri persona lernostilo. Nu, miaj sekvaj komentoj antauxsupozas, ke ni revizios la nunan kurson, ne sxangxante ties bazan econ, t.e., esti konciza enkonduko al la gramatiko de Esperanto, kun iom pri la kulturo de Esperantujo, post kio homoj povu iri al Gerda Malaperis! aux io simila.

Reklamante nian kurson, ni ankaux menciu Esperanton Vivan!, kaj S-ro Fantom jam havas klarigon sur sia pagxo pri tio, ke ekzistas alia kurso (nia) kiu pli intensas pri baza gramatiko.

Mi supozas, ke en la estonteco tiu cxi kurso havos malpli da lernantoj, sed ke nia lingvo havos multe pli; tial, ke Esperanto Viva! versxajne allogos homojn kiuj alie estus forpusxita pro la stilo de tiu cxi kurso.

Radikaro

La kurso enkonduku kelkajn priretajn kaj prikomputilajn vortojn. En tradicia kurso, oni unue instruas cxiutagajn vortojn por enklasaj aferoj: krajono, segxo, tablo, kret-tabulo, ktp. Estas fusxe, ke finintoj de nia ret-kurso ankoraux ne povas pripensi la medion de la kurso mem Esperante pro tuta manko de tauxgaj vortoj.

reto
TTT   (== "tut-tera teksajxon")
komputilo
retposxto

Gxi ankaux enkonduku (per apudaj dulingvaj sekci-cxapoj) iom da gramatikaj terminoj, eble laux la facila PMEG-a modelo:
O-vorto, A-vorto, N-finajxo, rolvorteto, ktp.

Ankaux estas grava ke la kurso enkonduku vortojn por cxiutagaj, hejmaj aferoj. Unu lerninto proponas, kaj mi konsentas, ke la ekzemploj temu iom malpli (relative) pri kongresoj kaj kluboj, pli pri cxiutagaj aferoj.

La afiksojn ni enkonduku iom post iom, ne du en leciono 2, ses en 8, kaj kelkaj poste... Mi taksas tiun vicordon bona:

Leciono Afiksoj
2 mal-, -in
3 -et, -eg, -ul
4 -an, -ist, -ar, -uj, -ej
5 -ajx, -ec, -ad
6 -int, -ant, -ont (cxe O-, A-, kaj E-vortoj)
7 -it, -at, -ot (cxe O-, A-, kaj E-vortoj)
8 la ses participoj kiel "compound verbs"
9 -ig, -igx (cxe ecaj, ulaj, ajxaj radikoj)
10 -ig, -igx (cxe agaj radikoj);
ek-, re-

La aliaj afiksoj, eks-, bo-, -ing, -ind, -end, ktp ni lasu al la aldono pri afiksoj.

Sxangxoj laux leciono

Jen mia (ne finita) detala propono, la nuna kurso en la maldekstra kolumno kaj mia propono en la dekstra.

Leciono Nuna enhavo Proponita enhavo

1

finajxoj -o, -j, -n, -is, -as, -os;
libera vortordo de SVO SOV VSO ktp;
elparolo de vokaloj kaj de /c/, /j/, /kn/, /gx/, /aux/, /oj/

Malmulta sxangxo; eble evitu en la unua leciono vortoj kun /c/, /kn/, /gx/ ktp, uzu cxefe vortojn kies literoj elparoligxas (krom la vokaloj, kompreneble) kiel en la angla.

2

finajxoj -a, -i;
A-vortoj kaj O-vortoj rilataj havu sama(j)n -j -n finajxo(j)n;
afiksoj mal-, -in;
vortetoj ne, kaj;
pronomoj krom "si" (sed ne suficxe pri "oni")

Malmulta sxangxo; forstreku "oni"n kaj klarigu gxin kaj "si"n poste. Movu cxi tien iom el la elparolaj klarigoj de leciono 1.

"There are two other pronouns, oni and si, that don't have exact equivalents in English. We'll explain them in later lessons."

3

finajxoj -i, -e;
nombroj, -a kaj -e por vicorda nombro;
demandi / peti

Aldonu:
afiksoj -et, -eg,
Klarigo de oni kun pluraj ekzemploj

4

Demandoj:
vortetoj cxu, jes, ne;
aboco;
elparolo

Mallongigu la elparolan parton, metante iom el gxia materialo en aldonon pri elparolo.
En la elparola ekzerclisto, enmetu ulo, ano, isto, aro, ujo, ejo kiel memstaraj vortoj kun mallonga gloso; poste donu ekzemploj de vortfarado kun cxiu el ili.
Anstatauxi "jahxto" per "hxemio", k.s.

Eble oni notu parenteze la multsignifo de -ist- (metiulo, ismano).

5

Salutoj, interparolaj frazoj
Tabelvortoj
unua legajxo (sinprezento de John Brown)

Aldonu -ajx, -ec, -ad

Oni pli klarigu la diferencon de la tabelvortoj je -iu kaj -io. Glosoj kiel "which" kaj "what" ne estas suficxaj.

6

Rolvortetoj;
-n por almovo kaj tempopunkto;
la knabo sen hejmtasko;
vojagxo de la junulara klubo

Forstreku la knabon; iom plilongigu (kaj gxisdatigu) la tekston pri la klubo.
Ekzemploj de -int, -ant, -ont kun O-, A-, kaj E-vortoj

Oni unue ekzemplu -ant- ktp per O-vortoj, poste per rekta priskribo de O-vorto per A-vorto, poste per A-vorto post "esti". Glosu tiel:

la kuranto
the runner
la kuranta knabo
the running boy
La knabo stumblis kurante.
The boy stubled (while) running.

Post tiaj klarigoj de -ant, donu mallongajn pri -int, -ont.

Ni ankaux povas modifi la tekston pri la junulara klubo, uzante O- kaj A-formojn kun -ant, ktp

Aldonu ion pri uzo de "cxi" kun tabelvortoj je ti-.

7

povi, devi, voli
placxi, sxati, ami
koni / scii

Post detalaj ekzemploj kun povi, devi, voli, ankaux menciu ke oni povas uzi aliajn verbojn kun I-verba komplemento; uzu tiajn mallongajn ekzemplojn por enkonduki kelkajn utilajn vortojn, ekz.

Mi celas iri al San-Francisko.
Sxi planas legi La Infanan Rason iam.
Cxu vi pretas veni promeni?

Donu ekzemplojn de -at, -it, -ot similajn al tiuj de -ant en leciono 6.

la mangxato
what's being eaten
la mangxata pomo
the apple that's being eaten

Aldonu ion pri uzo de "ajn" kun tabelvortoj je i-, ki-.

8

komplikaj verboj je -ant, -int, -ont

Post la klarigoj en la antauxaj lecionoj, ni povas multe pli simpligi tiun lecionon. Kaj ni jam klarigu ke oni uzas tiujn nur por precizi pri relativaj tempoj.

Ni ankaux metu en cxi-lecionon tekston legindan, kaj aldonu demandoj pri gxia enhavo al la ekzercoj.

9

afiksoj -on, -et, -eg (uzo por grado de eco)
sia
Inversaj demandoj: ...cxu ne? ...cxu?
ek- -ad -igx -ig (nur cxe ecaj radikoj)
pli, plej
legajxo pri la junulara klubo
kioma horo? tempo-esprimo
subfrazoj kun "ke", citajxoj

Ni jam estu prilarolintaj -et, -eg, -ad. La aliaj ni lasu al la aldono pri afiksoj.

Iom pligrandigu la klarigoj pri -ig kaj -igx, sed atendu gxis leciono 10 por ilia uzo por sxangxi la transitivecon de aga radiko.

Aparte klarigu sin, sia, al si. Mallonge kontrastu kun "unu la alian".

10

-id, -ar pri bestoj
ge- -an -ej;
-et, -eg (uzo por grandeco de ajxoj)
-ul, bo-, -ist
Finajxoj -us, -u
-it, -at, -ot
O-vorta uzo de participoj
elizio
"La Lingvo por Ni"

Cxi tie ni klarigu pri la uzo de -ig, -igx cxe radikoj jam agaj, unue pri simpla distingo de transitiveco:
bruli
bruligi
movi
movigxi
...poste pri pli malfacilaj uzoj, ekz.:
nomigxi
trovigxi

Ankaux, jam parolinte pri la afiksoj, aux lasonte ilin al la aldono, ni havos plian spacon por klarigoj de -us kaj -u.

Movu la klarigo pri elizio kaj "La Lingvo por Ni" al aldono de legajxoj, kaj metu cxi tien tekston, en kiu Esperantisto de iu ne-anglalingva lando prezentas sin kaj petas korespondon - io tipa de la anoncoj en la korespondaj servoj. La ekzercoj temu pri respondoj al demandoj pri gxia enhavo.

Fine, la lernantoj skribu ion similan pri si. Ni sugestu, ke post kiam la korektanto korektos gxin, ili povas sendi gxin al la retposxta Koresponda Servo.

Cxu plilongigi la kurson?

Multaj homoj aligxas al la kurso, malmultaj finstudas gxin. En sep monatoj, mi havis 17 lernantoj, el kiuj 1 finis lecionon 10. Alia korektanto diris al mi ke li havis nur unu finanton de leciono 10 en kvar monatoj. Do, sxajnas al mi ke ni povus plilongigi la kurson iomete, sen multe plitaskante la korektantojn. Se ni faros tion, mi taksas jenajn aferojn plej instruendajn:

Aldonoj

Krom la aldonoj pri afiksoj, tabelvortoj, kaj la vortaro, ni faru du novajn:

Unu kun legajxoj - sxercoj, poemoj - movu tien "La lingvo por ni", kaj aldonu ion pli klasikan, eble "La Pluvo" de Zamenhof, "La Tagigxo" de Grabowski; kaj se ni povas havi de iuj vivaj verkistoj aux kantistoj permeson represi ion pli modernan, ankaux tio estus bona. Sed kio ajn ni elektos, ni poste retro-reviziu la kurson por ke la plimulton el la radikoj, la lernantoj jam estu lernintaj.

Unu pri elparolo - resumu cxiun literon kaj diftongon, kaj zorgu pri la pli malfacilaj sonoj kaj sonkunmetoj. /hx/ oni ekzemplu ne nur per "Bach" sed per io kiel la jeno:

Repeat "ko" and "ho" alternately; feel how you make the sounds in the back of your throat. Try making a sound where the back of your mouth almost closes in as with "ko", but is continous like "ho". One speaks "hx" with about the same part of the mouth and throat as k/g, but it's continuous like h, s, and f.

Eble io simila pri /r/, /uj/, /eux/, kaj cxiu baza vokalo. Iu alia, prefere instruanto de elparolologio, povus provi tion...

Simile pri klara prononco de komenca c, gv, kn, ps, kaj intervokala -ng- kaj -ngv-.

Finaj konsiloj:

Krom la libroservoj, ni menciu retejojn kie oni povas trovi pliajn lernilojn: la ELNA FTPejo, PMEGo, la pagxaro de Don Harlow, tiu de Edmund Grimley-Evans, la mia, ktp. Kaj la reta korespondo-servo. Eble oni ne volus meti oftsxangxajn ret-adresojn en malofte reviziitajn dosierojn, sed oni povus havi apartan ligar-dosieron sendotan al cxiu, krom la bazaj maloftsxangxaj aferoj.

Estas ret-haveblaj Angla-Esperanto kaj Esperanto-Angla vortaretoj, trovebla laux mia scio nur per FTP. Ni povus sendi informon pri FTPMAIL, per kiu homoj kun nur retposxta aliro al la reto povas havigi al si aferojn el FTPejoj.


Komentoj de aliaj


Al la Esperanto-pagxo de Jim HENRY.
Retposxtu al mi: Jim.Henry@pobox.com.


Get a GoStats hit counter