[malnova versio, tenita por historia kialo sed ne plu aktuala]

La Landa Kongreso de la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko en 2000

The National ELNA Convention in 2000

19 - 21 Majo, Atlanto, Georgio

La Esperanto-Societo de Metropola Atlanto (ESMA) kore invitas vin al Atlanto por la 48-a jarkongreso de ELNA, kiu okazos de la 7 ptm, jxaudon la 18a de majo, gxis 12 tm, dimancxon la 21a de Majo, 2000. Gxi estos la unua ELNA-kongreso en Atlanto, kaj unu el la malmultegaj ELNA-kongresoj en la sudoriento -- do ne maltrafu cxi tiun historian eventon!

Krom la kutimaj kunsidoj kaj oficialajxoj, estos ricxa kaj varia programo, kiu konsistos el (inter aliaj) diversaj prelegoj pri diversaj temoj (E-aj kaj ne), ekumena diservo, prezento pri la vidbenda kurso "Esperanto--Pasporto al la Tuta Mondo", AAEI-kunsido, kunveno de ISAB (Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo) kaj gvidata(j) ekskurso(j) en la urbo. Se VI volas iel kontribui al la programo, bonvolu kontaki Jim HENRY -- viaj kontribuajxoj estas ege bonvenaj. Krome, dum la kongreso estos tuttempa babilejo, por lasi vin pli facile gxui la amikecan etoson.

Kvankam nia programo estos tre interesa kaj alloga, estos multaj eblecoj gxui ankaux "la urbon tro okupata por malami". Nia kongreshotelo situas je tre oportuna loko en la urbocentro mem, tre proksime al multaj bonaj restoracioj kaj vidindajxoj. Je facila piedirdistanco de la hotelo trovigxas, inter aliaj, Centjara Olimpika Parko, la Alta Muzeo de Popolarto (kiu estas en la konstruajxo tuj apud nia hotelo), Hard Rock Cafe, Planet Hollywood, Mondo de Koka-Kolao, Subtera Atlanto, CNN-Centro, Macy's, Georgia Sxtata Universitato, kaj multaj aliaj. Kaj pro tio ke la kongreshotelo estas preskaux apud MARTA (Metropolitan Atlanta Rapid Transit Authority) trajnstacio (kaj MARTA turist-karto estas inkluzivita en la kongreskotizo) vi havos aliron al multaj aliaj vidindajxoj kiel, la King-Centro kaj Ebenezer Baptista Pregxejo (la hejmpregxejo de D-ro Martin Luther King Jr.), la Margaret Mitchell-domo, la Alta Muzeo de Arto, la Bestarejo (kun ties nove enmigrintaj pandoj el popola cxinio), kaj multaj diversaj restoracioj, kluboj, ktp. Krome, la vetero en Atlanto en majo estas tre agrabla.

Por tiuj kiuj volas resti post la kongreso kaj sperti alian (tute alian!) parton de Georgio, ni planas postkongresan ekskurson al la marborda urbo Savano (Savannah) de la 22-a la 24-a de majo. Savano estis fondita en 1733 kaj estis la unua urbo de la Georgia kolonio. Malsimile al Atlanto, Savano NE estis bruligita dum la Interna Milito, do gxi konservas sian antikvan cxarmon. Savano estas urbo de belegaj historiaj domoj kaj pregxejoj, de abundaj verdaj gxardenoj kaj arboj, kaj de ricxega (ricxega) historio. Estas malfacile viziti Savanon sen tute enamigxi al gxi. Krome, lastatempe Savano estis nomita la dua plej gxentila urbo en Usono! Do, venu kaj spertu la cxarmon kaj elegantecon de cxi tiu belega suda urbo!

Venu kaj spertu Esperantion en Atlanto!

La horaro

Jen malneta Horaro de la programo por la kongreso. Notu ke gxi ne jam estas oficiala.

Jam planitaj programeroj:

  • Interkona vespero - je 19:00 jxaudon la 18an de majo
  • Solena malfermo, vendred-matene
  • Bankedo - vendred-vespere
  • Distra programo - sabat-vespere
  • Piedekskurso en la apuda kvartalo, sabat-matene
  • Ekumena diservo dimancxon matene
  • Solena fermo, dimancxon
  • Afer-kunsidoj de

    Prelegoj kaj parol-rondoj

  • David WOLFF pri la respondecoj de ELNA estrarano
  • "Voko al Volontuloj!" (David WOLFF)
  • Estos kuna tagmangxo por vegetaranoj cxe proksima vegetara restoriacio - Randy DEAN prizorgos.

    Dankoj

    Helpis kaj donis konsilon:


    Niaj planoj kaj pensoj pri la kongres-arangxoj.
    Reen al la ESMA-pagxo
    Laste gxisdatigita je majo 2000
    Retestro: Jim Henry 


    Get a GoStats hit counter